Oregono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oregon)

Oregono
Ŝtato de Oregono
Ŝtata flago de Oregono Ŝtata blazono de Oregono
(Flago de Oregono) (Blazono de Oregono)
Ŝtata kromnomo: Beaver State ("Ŝtato da Kastoro")
Mapo de Usono kun Oregono montrata
Aliaj subŝtatoj de Usono
Ĉefurbo Salem
Plej granda urbo Portland
Ŝtatestro Tina Kotek
(ekde 9-a de januaro 2023)
Areo 255,026 km² (?)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro 3,831,074 (?-a)
 - Denso 40.3 /km² (?-a)
Aliĝo
 - Dato 14-a de februaro 1859
 - Ordo 33
Horzono
Latitudo 42° N al 46° 18′ N
Longitudo 116° 28′ U al 124° 38′ U
Larĝeco 640 km
Longeco 580 km
Alteco
 - Plej alta Monto Hood, 3,428.8 m
 - Meza alteco 1,000 m
 - Plej malalta Pacifika Oceano, marnivelo m
Mallongigoj
 - USPS OR
 - ISO 3166-2 US-OR
Retejo www.oregon.gov
vdr
Mapo de Oregono

Oregono (angle Oregon [OR-e-gan]) estas subŝtato de Usono. Ĝi fariĝis la 33-a subŝtato de Usono la 14-an de februaro 1859.

Post la malkresko de pelt-komerco, ligno fariĝis la ĉefa industrio de la ŝtato. Lastatempe, komputilaj firmaoj forlasante Kalifornion por pli bona etoso translokiĝis al Oregono kie ili kontribuas al la ekonomio.

La ŝtato tradicie estas politike progresema. Ĝi estas unu el la plej aktivaj ŝtatoj en la natur-protektada movado.

Pluraj indiĝenaj lingvoj estas parolataj en Oregono (krom la angla lingvo kaj aliaj lingvoj de enmigrintoj lastatempaj); pluraj aliaj iam parolitaj lingvoj de Oregono ne plu havas vivantajn parolantojn.

Urboj[redakti | redakti fonton]

Aliaj setlejoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Monto Hood (angle Mount Hood; ĉinuke Wy'east) estas dormanta sed eventuale erupcionta vulkano en la norda parto de Oregono. Ĝia plej alta pinto altas ĉirkaŭ 3429 metrojn super la oceana marnivelo.

Kabo Foulweather (Kabo Veteraĉo) estas elstaraĵo el bazalto 150 m al la Pacifika Oceano en la centra marbordo de Oregono en la Kantono Lincoln sude de la golfo kaj urbo Depoe Bay. La kabo estas fama kiel la unua elstaraĵo en la nordokcidenta marbordo de Nova Albiono (laŭ la tiama nomo) kiu estis vidata kaj nomita de la kapitano James Cook, dum sia tria vojaĝo mondoĉirkaŭa.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]