Oregona vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oregona Vojo)
La Oregona vojo

La Oregona vojo (angle Oregon Trail, t.e. Oregona pado) estis 3 200 kilometrojn longa praŝoseo, kiu ligis la valon de Misuro en la nun mezo de Usono al la valo de Kolumbio proksime de Pacifiko. Antaŭ la konstruiĝo de transkontinenta fervojo, ĝi estis la ĉefa vojo, kiun migrantoj el tiama Usono uzis por atingi la Oregonan landon, kiu post 1846 estiĝis la teritorioj Vaŝingtona kaj Oregona. La unua "vagonaro" (sen lokomotivo, do fakte ĉararo) organiziĝis en 1836.