Orel
El Vikipedio
Orel (en traduko Aglo) estas vilaĝo en distrikto Chrudim. La vilaĝo situas proksimume 5 km de urbo Chrudim. Ĝi etendiĝas en ebena tereno de rivero Chrudimka al montarpiedo de Železné hory. Unusola monteto estas norde monteto nomata "Tři Bubny" ("Tri Tamburoj"). Orel troviĝas en loko, kie estadis ampleksa lago. Restis post ĝi marĉoj kaj torfejoj, la t.n Orliny (Aglujoj), kie ekde la 17-a jarcento ĝis la 19-a jarcento ili minis torfon. La marĉa regiono na taŭgis en praepoko por loĝi, tial estis trovitaj preskaŭ neniaj prehistoriaj trovitaĵoj - sole etaj rompitaĵoj de pratempaj ujoj. Unusola trovitaĵo estas slava gemo el la 11-a jarcento.

