Orenburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orenburgo (ruse Оренбург) estas urbo en Rusio, ĉefurbo de Orenburga provinco. La urbo situas ĉe la rivero Ural (Урал), apude enfluas ĝin rivero Sakmara (Сакмара). En la urbo estas fervoja stacio (ekde 1877) kaj flughaveno.

Orenburgo estis fondita en 1743 kaj tuj havis statuson de urbo. De 1938 ĝis 1957 la urbo estis nomita Ĉkalov (Чкалов). En 1959 la urbo havis 267.000 loĝantojn; en 2002 estis jam 549.400.

La diferenco inter la loka kaj la moskva tempoj estas 2 horoj (en la jaro 2005). La geografiaj koordinatoj de la urbo estas 51° 46′ N 55° 06′ O / 51.767 °N, 55.100 °O / 51.767; 55.100 (mapo)Koordinatoj: 51° 46′ N 55° 06′ O / 51.767 °N, 55.100 °O / 51.767; 55.100 (mapo). La kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 53401.

La interurba telefona kodo estas 3532, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en la jaro 2005).