Oreofilao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oreofilao
Oreofilao
Oreofilao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Oreophilais
Specio: 'O. robertsi'
Oreophilais robertsi
([[]], [[]])
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Oreofilao (Oreophilais robertsi) estas malgranda paserina birdo de la familio de Cistikoledoj. Ĝi estas la ununura membro de la genro Oreophilais kaj estis iam lokita en la genro Prinia, sed oni trovis ĝin sufiĉe distinga por meriti propran genron. Tiu cistikoledo estas loĝanta reproduktulo en Mozambiko kaj ĉefe en orientaj altaj teroj de Zimbabvo. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj arbustaroj, ĉefe ĉe riveroj, rojoj aŭ klaraĵoj aŭ en densa filikejo (Pteridium) aŭ herbejo (Smilax) laŭlonge de la arbarbordo.

Ili manĝas ĉefe malgrandajn senvertebrulojn, solaj aŭ en paroj aŭ en bruemaj grupoj, ofte kun aliaj specioj predantaj el subkreskaĵaro. Ili manĝas muŝojn, skarabojn kaj arakidojn.

La nesto estas ovalforma kun flanka enirejo, farita el fajna herbo kaj musko sekurita per araneretoj. Ĝi estas tipe lokata ĉirkaŭ 1 m supergrunde en herbo aŭ arbusto. Nestosezono estas el septembro al februaro kaj ĉefe dum oktobro. La ino demetas 2-3 brilturkizajn ovojn, kun brunaj kaj lilaj punktoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]