Orfeo ed Euridice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orfeo ed Euridice
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro opero
vdr

Orfeo ed Euridice (eo Orfeo kaj Eŭridico) estas opero („Azione drammatica“) en tri aktoj, kiu rakontas la historion de la traka kantisto Orfeo. La muziko devenas de Christoph Willibald Gluck, la libreto de Ranieri de’ Calzabigi. La unua prezentado okazis la 5-an de oktobro 1762 en Vieno resp. la 2-an de oktobro 1774 en Parizo, je kio la viena versio daŭris proksimume du, la pariza du kaj duono horojn.

Christoph Willibald von Gluck

Agado[redakti | redakti fonton]

Unua akto[redakti | redakti fonton]

Kune kun gepaŝtistoj Orfeo priploras je la tombo de Eŭridika ties perdon. Kiam li petas la gediojn pri kompato, aperas amodio Amoro kun la mesaĝo, ke Zeŭso (Jupitero) permesas al la kantisto la malsupreniron al Hadesejo: Se li sukcesos kortuŝi tie la Furiojn per sia kantado, li rajtas rekonduki Eŭridikan al la vivantoj, kondiĉe ke li je la revojo ne retrorigardus al ŝi. Orpheus dankas, prenas sian liron kaj survojiĝas.

Ilustraĵo sur la partitura titolpaĝo de la opero "Orfeo ed Euridice", eldonita en 1764 je Parizo

Dua akto[redakti | redakti fonton]

La kantisto nur post obstina kantado kaj ludado sukcesas mildigi la gardistoj de Hadesejo (Cerberoj), kiuj lin komence malakceptas, tiam tamen ja lasas eniri.

Transformiĝo

Orpheus eniras Elizeon, la sereneco de la beataj spiritoj ĉirkaŭas lin, sed li povas demeti sian maltrankvilan nur, kiam allogate de la sonoj de lia liro aperas lia edzino. Li fermas la okulojn kaj sin turnas, ektenas ŝin je la mano kaj eliras sen retrorigardi.

Tria akto[redakti | redakti fonton]

Kiam ili jam preskaŭ eliras en la taglumon, Eŭridika plendas, ke ŝia edzo ne rigardas ŝin, do ne plu amas kaj ŝi preferas iri reen en Hadesejon. La kortuŝita Orfeo ne povas eviti retrorigardi, kaj tiumomente ŝi ankaŭ kolapsas. Denove li plendas sian suferon kaj volas mortpiki sin, la eltiritan ponardon tamen elŝiras al li Amoro, kiu igas revekiĝi Eŭridikan kaj per tio fini la operon feliĉa.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Orfeo ed Euridice estas la unua frukto de de la kunlaboro de Gluck kaj sia libretisto Ranieri de’ Calzabigi, kiuj celis reformi la italan operon. Ne hazarde la du elektis ĝuste la inspiran fabelon de Orfeo, kiu temas pri la potenco de la muziko kaj de la kantado: 150 jarojn antaŭe Claudio Monteverdi unuafoje prezentis per L’Orfeo (do la sama temo) verkon, kiu estas unu el la unuaj (skribe dokumentitaj) operoj.

Kiel ŝablono la libretisto uzis ĉefe la Metamorfozojn de Ovidio, modifis tamen la tragikan finon de la fabelrakonto: Per tio, ke la amodio Eroso kiel Deus ex machina perante intervenas, la opero sin turnas al la bono.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Manskribaĵo el "Orfeo ed Euridice"

Per multaj distingiloj sin montras la reformo, kiun aplikis Gluck je ĉi tiu opero: Anstataŭ secco-recitativoj, nur akompanataj per ĝeneralbaso, la komponisto uzas „accompagnati“, do recitativojn akompanatajn de la tuta arĉorkestro. La arioj ne plu havas la ĝis tiam kutiman tripartan formon, sed sekvas laŭforme la dramecon de la teksto. Ekzemplo por tio estas la grandioza, triparta ariosceno de Orfeo en la unua akto, en kiu la orkestro estigas plej diversajn humorojn kaj sentojn.

La plej konataj pecoj el la opero estas la uverturo, la Rondodanco de beataj spiritoj, baleto-numero en la dua akto, kaj la plendokanto de Orfeo el la tria akto, Kion mi faru sen Eŭridika/Che faro senza Euridice

Historio de akceptado[redakti | redakti fonton]

Sian unuan prezentadon la opero travivis en itala lingvo la 5-an de oktobro 1762 en Vieno. Kulmino estis prezentado en la jaro 1764 okaze de la kronado de Jozefo la 2-a kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio en Frankfurto ĉe Majno.

Gluck priverkis la operon en Parizo, kie ĝi estis prezentata la 2-an de oktobro 1774 en franca lingvo sub la titolo Orphée et Eurydice. Por la gusto de la Pariza publiko li komponis kroman baleton. Krome li anstataŭis la partion de Orfeo, origine verkita por aldo-kastrito Gaetano Gudagni, por tenorkantisto Joseph Legros.

Menciindas ankaŭ la versio priverkita fare de Hector Berlioz en 1859 surbaze de la franca versio.

La rolon de Orfeo, kiun Gluck destinis al kastrita kantisto, nuntempe kantas aldistino vira aldo (kontratenoro).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Orfeo ed Euridice » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.