Orfismo (arto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Orfeismo.

En 1912, Apollinaire distingis, dum ekspozicio de la Ora Sekcio, Kubismon sciencan disde Kubismon Orfisman. La nomo « orfismo » klare referencas al lia poemo Orfeo de 1908, kiu temas pri pura poezio, ia « luma lingvo ». Alia interpreto de tiu termino estas proponita: la nomo faras analogion de tiu pentrado kun muziko, efektive en la komenco de la 20-a jarcento muziko esence reprezentis modernan arton, perfekte abstraktan do puran kaj enhavantan tutecan funkcion. Ĝi povis kunigi ĉiujn artojn, kiel en la operoj de Wagner (Koncepto de Gesamtkunstwerk).

La tendenco estis rivelita al la publiko dum Salono de Sendependuloj de 1913, kiu kunigis pentristojn kiel František Kupka, Francis Picabia, Fernand Léger kaj Vasilij Kandinskij. Ĝi estas « lanta kaj logika evoluo de Impresionismo, Punktismo, skolo de Faŭvismo kaj Kubismo » deklaris la poeto (l’Intransigeant, 1913). Envere, ĝi ĉefe estis praktikata de ties fondintoj: Robert Delaunay kaj Sonia Delaunay. Ĝi fontas el Kubismo analiza, reprenante la ebenecon de spaco kaj Abstraktismon. Dum sia detrua epoko (1910-1912), Delaunay rompis la objektojn per ripetado de lumo.

Pelante tiun procedon ĝis ties kulmino kaj konstatante ties vibran econ, « detruo de la objekto ŝajnas al li akceptenda kiel definitiva » (Pierre Francastel). Ekde tiam li apartiĝas de la statika kaj monokroma flanko de kubismo ĉerpante sian inspiron ne plu el la eksteraj objektoj sed el la lumo mem, kreanto de dinamismo kaj formo.

La serio de Fenestroj (1912) anoncas la naskiĝon de orfismo. « Mi ekhavis la ideon en tiu epoko, pri pentrado kiu teĥnike sintenus nur per koloro, kontrastoj, tamen disvolviĝante tra la tempo kaj perceptiĝante samtempe, per unu rigardo » (Delaunay).

Li ellaboris propran metodon kaj pentris Diskojn kaj Ĉirkaŭirajn Formojn (1912-1913) eksperimente fikse rigardante lunon kaj sunon. La pentraĵo interpretis la impresojn presitajn de lumo sur lia retino.

Substituante koloron al linio por produkto de formoj, li oponis sin al tradicia pentrado, kiu elektis linion ĉar ĝi korespondis al empiria realeco kaj do permesis reprodukton de racia pentraĵo. Laborante per koloroj (ties eblaj kombinoj kaj efikoj) Robert kaj Sonia Delaunay malfermis la vojon al arta teorio laŭ kiu ĉiu plastika elemento produktas efikon de specifa senso.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]