Organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Organizaĵo estas tuto de homoj kuniĝintaj por la atingo de komuna celo, preskaŭ ĉiam laŭ difinita leĝa regularo (ne ĉiam koincidanta kun la ŝtataj leĝoj).

Estas naciaj organizaĵoj kaj internaciaj organizaĵoj, registaraj organizaĵoj kaj neregistaraj organizaĵoj (NRO), komercaj organizaĵoj kaj neprofitaj organizaĵoj.

Eta organizaĵo povas ricevi aliajn nomojn: klubo, societo, grupo, bando.

Se la celo de la organizaĵo estas provizo de mono al unuopuloj, ĝi nomiĝas fondaĵo.