Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) estas la ĉefa forumo al multflanka dialogo de Ameriko. La Organizaĵo laboras por fortigi la pacon kaj sekurecon, solidigi la demokration, defendi la homajn rajtojn, apogi la socialan kaj ekonomian disvolviĝon de la Amerikaj landoj. Ĝiaj agoj celas vigligi la rilatoj inter la nacioj kaj popoloj de l' kontinento.

OAŜ havas sidejon en Vaŝingtono, Usono. Ĝi ankaŭ havas regionajn oficejojn en la membraj ŝtatoj.

Historio

OAŜ havas sidejon en Vaŝingtono.

En 1890 la Unua Internacia Amerika Konferenco, okazinta en Vaŝingtono, kreis la Internacian Unuiĝon de Amerikaj Respublikoj kaj ĝian daŭran sekretarion, la Komercan Oficejon de la Amerikaj Republikoj. En 1910 tiu organizaĵo iĝis Tutamerika Unuiĝo. La 30-an de aprilo 1948 21 ŝtatoj de l' kontinento kunvenis en Bogoto, Kolombio, por adopti la Ĉarton de la Organizaĵo de la Amerikaj Ŝtatoj.

Oficialaj lingvoj

Estas kvar oficialaj lingvoj de OAŜ: la hispana lingvo, la franca lingvo, la angla lingvo kaj la portugala lingvo.

Celoj

OAŜ havas la sekvajn esencajn celojn:

  • Garantii la pacon kaj la sekurecon de l' kontinento;
  • Promovi kaj solidigi la parlamentan democration sub la precipo de neinterveno;
  • Preveni la eblajn kaŭzojn de malfacilecoj kaj asekuri pacan solvon de kvereloj inter la membraj ŝtatoj;
  • Organizi la solidaran agadon de tiuj se estos atako;
  • Serĉi solvon al ĉiuj politikaj, juraj, ekonomiaj problemoj kiuj okazos inter ili;
  • Promovi, pere de kunlabora agado, ekonomian, socialan kaj kulturan disvolviĝon de membraj ŝtatoj;
  • Forigi la mizeron, kiu estas malhelpo al demokratia disvolvigo de la popoloj de l' kontinento;
  • Atingi sufiĉan limigon de konvenciaj armaroj por dediĉi pli da mono al sociala kaj ekonomia disvolviĝo de la membraj ŝtatoj.

Strukturo de OAŜ

Laŭ la Ĉarto de OAŜ (Titolo 8-a), ĝiaj konsultaj kaj politikaj organoj estas:

  • Ĝenerala Asembleo;
  • Konsulta Kunveno de Ministroj de Fremdaj Rilatoj;
  • Interamerika Konsilio por Integra Disvolviĝo kaj specialaj konsiloj;
  • Interamerika Jura Komitato;
  • Interamerika Komisiono de Homaj Rajtoj
  • Ĝenerala Sekretario
  • Specialaj konferencoj;
  • Specialaj organoj;

Membro-ŝtatoj

Origine estis 21 membro-ŝtatoj en 1948, nune estas 35 sendependaj ŝtatoj:

Generalaj Sekretarioj de OAŜ

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ