Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN) ukraine Організація Українських Націоналістів. OUN estis fondita en 1929, daŭrigante funkciadon de Ukraina Militista Organizaĵo. La unua estro de OUN estis Jevhen Konovalec, mortigita de KGB agento en Roterdamo en 1938. Post lia pereo ene de OUN okazis disiĝo. De tiu tempo posteuloj de Stepan Bandera, OUN (b) kaj de Andrij Melnik, OUN (m) agas kiel apartaj politikaj fortoj kun la sama (komuna) celo.

Al la organizaĵo apartenis multaj ukrainaj intelektuloj, kiel Olena Teliha, mortigita de Gestapo en Kijivo (1942).