Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo
La Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo estas internacia organizaĵo sidanta en Parizo.
Ĝi estas nomata organizaĵo de la "unua mondo" (de la industriaj landoj); preskaŭ ĉiuj ĝiaj 30 membroj estas industriaj landoj.
Statutaj celoj de la organizaĵo estas
- kontribui al optimuma ekonomia evoluo kaj kreskanta vivnivelo en la membraj regnoj,
- antaŭenigi la ekonomian kreskon en siaj membraj regnoj kaj en la evoluantaj landoj,
- helpi al plivastigo de la monda komerco.
Eksteraj ligiloj
- Retejo de la organizaĵo (en, fr)
|