Krima organizaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Organizata krimo)

Krima organizaĵokrimorganizaĵoorganizita krima grupo estas la nomo, kiun ricevas socia strukturo konsistanta el induviduoj organizitaj por efektivigi krimaĵojn aŭ deliktaĵojn. Inter tiuj agoj troviĝas trafikado de drogoj kaj armiloj, replikaĵoj de artaj verkoj aŭ arkeologiaj trezoroj, ŝtelado de veturiloj, terorismo, forkapto, trafikado de sendokumentuloj, genocido ktp.

La plejmulto el la krimaj organizaĵoj havas hierarkian ordon, kies plej oftaj formoj estas la bandoj kaj mafio. Ili funkcias sub sia propra morala aŭ honora etikkodo, kiun la membroj devas gardi sekrete.

Foje bandoj unuiĝas por kunordigi sian agadon. En Haitio bandoj ofte rekte kontraŭstaras la registaron kaj en marto 2024 eĉ deklaris militon kontraŭ ĝi, sturmokupinte la plej grandajn prizonojn kaj liberiginte kelkmil krimulojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]