Organizaĵo por Liberigo de Palestino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Organizaĵo por Liberigo de Palestino
emblemo
politika organizaĵo • politika koalicio
Komenco 28-a de majo 1964 vd
Geografia situo 31° 54′ 46″ N, 35° 12′ 35″ O (mapo)31.912829135.2096213Koordinatoj: 31° 54′ 46″ N, 35° 12′ 35″ O (mapo)
Lando(j) Palestino vd
Sidejo Al-Bireh
Situo Palestina Aŭtonomio
Organizaĵo por Liberigo de Palestino (Palestina aŭtonomio)
Organizaĵo por Liberigo de Palestino (Palestina aŭtonomio)
DEC
Organizaĵo por Liberigo de Palestino
Organizaĵo por Liberigo de Palestino
Map
Organizaĵo por Liberigo de Palestino
Ideologio

palestina naciismo • Tutarabismosocialismonaciismo • araba naciismo • sekularecolaikismo

Fondinto(j) Ahmed Ŝukeiri vd
Ĉefestro(j) Maĥmud AbbasAhmed Ŝukeiri • Yahya Hammuda • Jaser Arafat vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Organizaĵo por Liberigo de Palestino
منظمة لتحرير فلسطين Munaẓẓamat at-Taḥrīr al-Filasṭīniyyah
La emblemo de la OLP kun la Flago de Palestino
politika organizaĵo • politika koalicio
Lando  Palestino
Estro Mahmoud Abbas
Fondiĝo 28-an de majo 1964
Ĉefa sidejo Al-Bireh, West Bank
Ideologio palestina naciismo, Tutarabismo, socialismo, naciismo, araba naciismo, sekulareco, laikismo
Retejo www.nad-plo.org
vdr

Organizaĵo por Liberigo de Palestino, akronime konata OLP (arabe منظمة لتحرير فلسطين, Munaẓẓamat at-Taḥrīr al-Filasṭīniyyah) estas asocio kiu gvidis dum la lastaj jardekoj la lukton por la sendependiĝo de Palestino. Kreita en 1964, de 1969 ĝis 2004 ĝi estis estrata de Jaser Arafat.

La Organizaĵo estis fondita kun la apogo de la Araba Ligo, por reprezenti la palestinan popolon, kun la instigo de la egipta prezidento Nasser. Ĝin fondis 422 gravuloj — entreprenistoj, reprezentantoj de la rifuĝkampoj, de aliaj asocioj —, kaj estis komence prezidata de Ahmed Ŝukeiri.

Post la Sestaga milito, la malprestiĝo de la arabaj landoj kondukis al plifortigo de la asocio, kiu baldaŭ estis regata de la partio Al Fatah, estrata de Arafat, kiu en 1969 fariĝis ĉefa gvidanto. Dua plej grava organizo en la OLP estas la Popola Fronto por la Liberigo de Palestino.

La OLP fariĝis kvazaŭ-registaro, kun tre diversaj servoj, sekureca, milita, informa, de eksteraj rilatoj, kaj je la 14-a de oktobro de 1974, ĝi estis agnoskita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel reprezentanto de la palestina popolo kaj ricevis oficialan statuson.

En 1988, la OLP agnoskis la ŝtaton de Israelo kaj oficiale forlasis la uzon de la perforto. Post la interkonsentoj kun Israelo, kaj la kreado de la Palestina Aŭtonomio, la OLP fariĝis la bazo de la palestina registaro depost 1993.

La nuna prezidanto de la organizaĵo estas Maĥmud Abbas. La Palestina Nacia Konsilio (PNK) estas la leĝofara organo de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP), elektas sian Plenumkomitaton (PK-OLP), kaj plenumas la estrecon de la organizaĵon inter kongresoj.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

La esplorcentro de la PLO en Bejruto eldonis informfolion en sep lingvoj, inkl. de Esperanto[1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) “Palestine Liberation” literature, Beirut “research centres” output, paĝo 29, En: Patterns of Prejudice, Volumo 1, 1967, n-ro 6