Organizita kunveturado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cambio ĉe la Raboto en Gento

Organizita kunveturado estas sistemo en kiu oni en certa urbo disponigas aŭtojn al la membroj de organizaĵo. Kiam oni kiel membro bezonas aŭton, oni pere de telefono aŭ interreto rezervas ĝin. Je la interkonsentita dato kaj horo vi povas per speciala blatkarto preni la aŭton ĉe aŭtejo por poste ĝin remeti en la sama loko. La organizaĵo mem estas la posedanto de la aŭto kaj zorgas pri la administrado, la prizorgado ktp de tiaj aŭtoj.

La sistemo celas esti malmultekosta alternativo kompare al la posedo de propra veturilo por homoj, precipe en la urbocentroj, kiuj relative malofte bezonas propran aŭton.

Belgio

En Belgio la sistemo estas ankoraŭ relative nova. Ĝin enkondukis Taxistop, kiu kunlaboras kun la germana grupo cambio. Sub tiu nomo la organizita kunveturado aktivas en junio 2005 en Bruĝo, Gento, Loveno, Bruselo, Lieĝo, Namuro kaj Ottignies-Louvain-la-Neuve.

Germanio

En Germanio organizita kunveturado estas ofertita en pli ol 205 urboj de 100 organizoj. La tri plej grandaj entreprenoj kiuj okupiĝas pri tio kaj havas ĉirkaŭ 10.000 membrojn estas

  • cambio Germanio (http://www.cambio-carsharing.de) (Aachen, Bielefeld, Bremen, Bremerhaven, Hamburg, Köln, Oldenburg, Saarbrücken)
  • Greenwheels Germanio (http://www.greenwheels.de) (Berlin, Braunschweig, Chemnitz, Dresden, Düsseldorf, Hamburg, Jena, Nürnberg, Regensburg, Rostock, Ruhrgebiet, Schwerin)
  • Stadtmobil (http://www.stadtmobil.de) (Hannover, Frankfurt am Main, Offenbach, Hofheim, Heidelberg, Mannheim, Ludwigshafen, Karlsruhe, Pforzheim, Stuttgart, Berlin ...)

Svisujo

En Svisujo organizita kunveturado estas ofertita de la kooperativo "Mobility" en 1200 lokejoj en 450 svisaj vilaĝoj kaj urboj.

Ligiloj

Vidu ankaŭ