Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado
El Vikipedio
(Alidirektita el Organizo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado)
Organizo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Disvolvado - OEKD (en la angla OECD : Organisation for Economic Co-operation and Development) estas organizo por ekonomikaj studoj, kies membroj estas ekonomie evoluintaj ŝtatoj, kun merkatekonomio. En 2007 ĝi havas 30 membro-ŝtatojn; ĝiaj plurcentoj da fakuloj ofte publikigas ekonomiajn studojn, analizojn kaj statistikojn.
