Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Landoj membroj de la OSKE.

La Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (OSKE) estas la plej granda regiona internacia organizo por sekureco. Ĝi naskiĝis el la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo (KSKE) okazinta en Helsinko (Finnlando) en 1975 kaj nuntempe ĝi konsistas el 56 ŝtatoj de Eŭropo, Centra Azio kaj Norda Ameriko (Kanado kaj Usono). Ĝi estas agnoskata kiel regiona organismo laŭ la 8-a Ĉapitro de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. La prezidado en 2010 estas ekzercata de Kazaĥio, sekvota de Litovio en 2011 kaj Irlando en 2012. La ĉefa celo de la organizo estas trovo de eblaj konfliktoj, preventado de ili, mildigo de jam ekzistantaj konfliktoj. Inter la aliaj konfliktoj, pri kiuj zorgas OSKE aktuale, estas la streĉa situacio ĉirkaŭ Sud-Osetio, la eksa aŭtonomio de sovetia Kartvelio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]