Organizaĵo por Sociaj Asociitoj en Kimrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Organizo por Sociaj Asociitoj en Kimrio)
Organizaĵo por Sociaj Asociitoj en Kimrio
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
vdr

La Organizaĵo por Sociaj Asociitoj en Kimrio kreiĝis en 2001 kiel informada kondutilo inter la Nacia Asembleo por Kimrio (angle: National Assembly for Wales) kaj la sociaj asociitoj (la komercaj kaj industriaj instancoj kaj la sindikatoj en Kimrio).

La Organizaĵo lokiĝas en Kardifo (angle: Cardiff), Kimrio kaj provizas:

  • informadajn servojn pri tiu agado de la Kimra Registaro (Welsh Government) kaj la Nacia Asembleo por Kimrio (National Assembly for Wales) kiu rilatas al la laboro de la Sociaj Asociitoj
  • resumadon da politikaj dokumentoj eldonitaj de la Kimra Registaro kaj aliaj publikaj instancoj en Kimrio
  • konsiladon al la politikaj fakoj en la Asembleo kaj al aliaj publikaj instancoj en Kimrio pri konsultado kaj konsilado kun la sociaj asociitoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Organizaĵo por Sociaj Asociitoj en Kimrio Arkivigite je 2005-04-04 per la retarkivo Wayback Machine