Organumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kvintorganumo

Organumo (latine: organum) estas tekniko de kantado, kiu disvolviĝis en la mezepoko, kaj estas frua formo de [Polifonio|polifonia muziko]].

Frua organumo[redakti | redakti fonton]

En siaj plej fruaj etapoj, organumo envolvas du muzikajn voĉojn: melodion, kaj la saman melodion transponitan per konsonanca intervalo, kutime perfekta kvintokvarto. En tiuj ĉi okazoj kutime la komponaĵo komenciĝis kaj finiĝis je unisono, konservante la transponon nur inter la komenco kaj fino. Organumo estis komence improvizata; dum unu kantisto prezentis ennotigitan melodion (la "vox principalis"), alia kantisto — kantante "orele" — provizis la nenotitan duan melodion (la "vox organum"). Post paso de kelka tempo, komponistoj komencis verki kromajn partojn, kiuj ne estis nur simplaj transponoj, kaj tiel naskiĝis vera polifonio.

La unua dokumento, kiu priskribis organumon specife, kaj donis regulojn por ĝia prezento, estis la Musica enchiriadis (ĉ. 895), traktato tradicie (kaj probable ne ĝuste) atribuata al Hucbald de St. Amand. En sia originala naskiĝo, organumo neniam estis destinita kiel polifonio en la moderna senco; ĝi estis destinita kiel fortigilo de la sono de unisonaj kantistoj. Ankaŭ estas klarigite en la Musica enchiriadis, ke okta duobligo estis akceptata, ĉar ĝi estis neevitebla kiam viroj kaj knaboj kunkantis; kaj ankaŭ estis akceptate duobligi partojn per instrumentoj.

Organumo kiel muzika ĝenro atingis sian pinton en la dekdua jarcento per la disvolvo de du tre apartaj skoloj de organuma komponado: la skolo de St. Martial de ornama organumo, kiu eble centriĝis ĉirkaŭ la monaĥejo de St. Martial en Limoges, kaj la skolo de Notre Dame de organumo en Parizo, kiu inkludis komponistojn kiel Leonin kaj Pérotin, kaj el kiu kreskis la plej multaj postaj formoj kiel la moteto.

Libera organumo[redakti | redakti fonton]

Striktan paralelorganumon jam la fruaj skriboj ne rigardis kiel devigan. La traktaĵoj deiras de la bazo de la paraleleco kaj proponas poste "pli bonajn" specojn de organumo: per inkluzivigo de intertonoj. Ekzemple en la kvartorganumo oni ne nur uzas kvartojn, sed ankaŭ pli malgrandajn intervalojn, por eviti la tritonon, kiu nepre aperus je rigida paralelmovo. La granda plimulto el la muzikekzemploj de ĉi tiuj traktaĵoj uzas kiel intervalonj dutojn, kvartojn, kvintojn kaj sekstojn, por atingi artan rezulton. La estetikon por fundamenti tiujn ĉi aliajn intevalojn Guido de Arezzo esploris en sia Micrologus (ekde proks. 1020). Tiuj ĉi pli forte variitaj formoj de organumo nomiĝas libera organumo.

La libera organumo uzas paralelan kaj oblikvan movon (unu el la du voĉoj restas senmova), sed ankaŭ rektan movon (ambaŭ voĉoj movas samdirekten, sed per malsama intervalo) kaj kontraŭmovo akiras gravecon. La troparo de Winchester (proksimume 1050), verkoj de Johannes Cotto kaj la tiel nomataj fragmentoj de Chartres dokumentas kontinue liberan traktadon de la voĉkonduko.

En la malfrua 11-a jarcento troviĝas ekzemploj, en kiuj pluraj notoj de la organuma voĉo estas metitaj unu post la alia kontraŭ unu noto de la firma kanto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj pliaj legaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Diversaj artikoloj, inkluzive de "Organum," "Musica enchiriadis", "Hucbald", "St Martial" en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, red. Stanley SADIE. 20 vol. Londono, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1561591742
  • Richard H. HOPPIN, Medieval Music. Novjorko, W.W. Norton & Co., 1978. ISBN 0393090906