Orgenfasado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Orgenfasado de la plej granda preĝejorgeno de Eŭropo en la Stephansdom en Passau

Orgenfasado (alivorte, sed malpreferinde ankaŭ "prospekto") estas la ekstera fasado de orgeno kun frunta fajfilaro kaj ĉarpentraĵoj.

Ĝeneralaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ĉiaj specoj kaj formoj de orgenfasadoj. Je la konstruado de fasado oni devas priatenti diversajn kriteriojn, ekzemple la adaptadon al la arkitektura tuteco, la spacajn kondiĉojn de la onta starloko, la optimuman muzikan disvolviĝon kaj aliajn individuajn kriteriojn. Ĉiuj ĉi aferoj influas la formadon de orgenfasado.

Orgeno de 1504 St. Jakobi Lübeck

En orgenfasado povas troviĝi malegale multaj orgenfajfiloj, tamen ĉi tiuj tute ne prezentas ĉiujn fajfilojn, pri kiuj disponas orgeno, sed en preskaŭ ĉiuj kazoj nur eta ono de la reala fajfilkonsisto. Plejofte la fasadofajfiloj apartenas al principalregistro de certa futonombro, kiun oni ofte nomas prestanto (el lat. praestare – elstari). Krome en fasado povas ankaŭ troviĝi t.n. mutaj fajfiloj, kiuj ne generas tonon kaj nur servas al la bonaspekto. Plejparte en fasado staras metalfajfiloj, tamen ekzistas ankaŭ orgenoj, kiuj konscie montras lignofajfilojn en siaj fasadoj.

Simetria fasado klopodas doni al la orgeno regulan aspekton, tamen ĉiam ekzistos etaj devioj rilate la longecon de la fajfiloj, se oni ne uzas fajfilojn kun trolongeco. Ankaŭ ŝatataj estas fasadoj kun pluraj fajfilgradaĵoj aŭ –grupigoj, kiuj similas unu la alian kaj ekestigas efekton de amasiĝo.

Orgenfasado de 1619 en la preĝejo St. Martini de Bremen

Evoluo[redakti | redakti fonton]

liberfajfila fasado (St. Mariä Himmelfahrt, Bettemburg en Luksemburgio).

Dum la renesanco oni altege valorigis la ornamadon de la orgenkesto per skulptaĵoj, ornamaĵ cizitaĵoj, pentraĵoj kaj origado, ke ĝia produktokostoj superis ofte tiujn de la propra orgeno mem.

Dum la barokepoko la suborgenkstrukturo ofte respeguliĝas en la. Ankaŭ la elformado diferenciĝas laŭregione ege regione: nordgermanaj hanzourboj ekz. povis arogi al si elspezajn fasadojn, tiel ke malferma principalregistro 16 futoj ege ofte troveblas en plena versio.

Ĝis ĉ. la 19-a jarcento ne la orgenkonstruisto, sed artĉarpentristo konstruis la fasadon, kiu sekvigis foje gravajn malfacilaĵojn, se la interakordoj (precipe pri la mezuroj) ne estis sufiĉe precizaj.

En la frua 20-a jarcento (ĉ. 1910–1960) dumtempe enmodiĝis t.n. liberfajfilofasasdoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]