Orges VD

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VD en Orges VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Orges.

Orges
Blazono de Orges
Blazono de Orges
Blazono de Orges
Orges
Orges
Orges
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 48′ 28″ N 6° 35′ 19″ O / 46.80778 °N, 6.58861 °O / 46.80778; 6.58861 (mapo)Koordinatoj: 46° 48′ 28″ N 6° 35′ 19″ O / 46.80778 °N, 6.58861 °O / 46.80778; 6.58861 (mapo)
Areo 4,02 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 1430
Komunumkodo 5924
Mapo de Orges
Mapo de Orges
Situa mapo de Orges
vdr

Orges estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 254 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Orges situas sur montotavolo sude de la Ĵurasa Montaro. En nordo la komunumon limas al la Valo de Arnon. Orgens troviĝas proksimume 5 kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Orges kaj la setelojoj Montavaux kaj Longeville kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,02 km², de kiuj 12,4% estas kovritaj de arbaro, 81,6% servas por agrikulturo kaj 6,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Orges limas en nordo al Vugelles-La Mothe, en oriento al Giez, en sudo al Valeyres-sous-Montagny, en sudsudokcidento al Champvent, kaj en okcidento al Vuiteboeuf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Orges situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Giez al Vuiteboeuf kaj kondukas vojo de Valeyres-sous-Montagny al Orges. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas 4 kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Orges datiĝas el la jaro 1260 kiel Orses. La hodiaŭa komunumo Orges estis fondita en la jaro 1849 pere de disiĝo de la komunumo Vugelles-La Mothe, kies historion ĝi dividis ek de la mezepoko. La komunumo ek de sia sendependiĝo apartenis al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Orges

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]