Oriĥalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oriĥalko
fikcia materialo • alojo
Informoj
vdr

Oriĥalko (greke: ορείχαλκος , el όρος, óros, „monto“ kaj χαλκός, chalkós, „minaĵo“, precipe kuprobronzo) estas unue menciita en "Ŝirmilo de Heraklo" (oni kutime pensas ĝin verkita de Heziodo), kie el tia materialo estas fabrikitaj kruroŝirmiloj. Oni interesegiĝis pri oriĥalko, ĉar Platono skribis pri ĝi en sia dialogo Kritio, kaj priskribas ĝin kiel "fajre brila metalo" (Kritio 116c). Ĝi estas la materialo, kiun pleje taksis la loĝantoj de Atlantido "post oro" (Kritio 114e) kaj de kiu estis tegitaj kaj ornamitaj konstruaĵoj de la urbo (Kritio 116c-e). Sed Platono ne diras pli detale kia materialo ĝi estas kaj de kie ĝi devenas.

Eble Latuno[redakti | redakti fonton]

Kutime oni supozas ke oriĥalko estas latuno, alojo el kupro kaj zinko, kiu estis maloftega en antikveco. La ekstera aspekto de latuno korespondas al la priskribo de Platono, sed ĝi ja ne estas "minaĵo", sed alojo, kiun oni kutime fabrikis nur en la romia epoko.

Jen kion skribis greka geografo Strabo (-63 ĝis 26): "Ĉe Andeira ekzistas ŝtono, kiu [...] eligas zinkon, kaj tio, post aldono de kupro, iĝas la 'miksaĵo', kiel oni diras, kiun iuj nomas oriĥalko." (Strabo, Geografio, 13, 56). Andeira troviĝis ĉirkaŭ 80 km sudoriente de Trojo. En Palestino latuno estis fabrikita jam en la malfrua bronzepoko.

Pausanias uzas la vorton oriĥalko ĉirkaŭ 500 jaroj post Platono unufojon en sia verko „Perihegese“. Ĉar li ne klarigas la vorton kaj tute ne priparolas ĝin, ŝajnas ke tiam (ĉirkaŭ 150 p.K. la vorto estis sufiĉe konata. Tio subtenas la teorion, ke oriĥalko estas latuno.

En la nova greka lingvo oriĥalko signifas latunon, pli malofte bronzon, do eble en pratempoj la signifo estis sama.

La romianoj uzis la vorton latinan Aurichalkum, kiu signifis latunsimilan kupro-zinko-alojon orkoloran, kiun oni pli alte taksis ol kupron, kaj kiun oni uzis por fari monerojn.

Aliaj hipotezoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la platona teksto pri oriĥalko ne ebligas identigon de la metalo, ekzistas por preskaŭ ĉiu lokigohipotezo de Atlantido ankaŭ specifa hipotezo por oriĥalko. Tiel opiniis la germana arkeologo Jürgen Spanuth, kiu serĉis Atlantidon ĉe la insulo Helgoland, ke oriĥalko estis sukceno. Siegfried Schoppe, de la universitato de Hamburgo kredas, ke temas pri obsidiano, laŭ lia hipotezo Atlantido situis en la Nigra Maro. Ambaŭ materialoj tamen maltaŭgas por "tegi templojn".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]