Oriana Fallaci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oriana FALLACI [orjAna falAĉi] (naskiĝis la 24-an de julio 1929 [1] en Florenco, mortis la 15-an de septembro 2006 samloke) estis itala ĵurnalisto kaj verkisto.

La junaĝo de Fallaci estis forte influata de la itala faŝismo kaj de ŝia kontraŭfaŝisma patro Edoardo Fallaci, kiu estis rezistulo.

Kiel ĵurnalisto Fallaci raportis pri la Vjetnama milito. Siajn spertojn ŝi en 1969 publikigis en formo de taglibro sub la titolo "Ni, anĝeloj kaj bestioj". En la postaj jaroj ŝi konatiĝis per siaj libroj "Leteroj al infano neniam naskita" (imagaj mesaĝoj al sia enutera bebo, kiun ŝi poste perdis), "Viro", "Inŝala" (pri la interna milito en Bejruto) kaj aliaj.

Fallaci pleje vivis en Novjorko. Post la tieaj atencoj de la 11-a de septembro 2001 ŝi publikigis en la ĵurnalo Corriere della Sera eseon pri la eventoj, kiu aperis libroforme sub la titolo "Furiozo kaj fiero" (La Rabbia e L'Orgoglio). Ĝi tezas, ke la kristana okcidento per sia liberaleco al Islamo kreis la islaman fundamentismon. Sian kritikon ŝi direktas ne nur al fundamentismo, sed al islamo ĝenerale, kiun ŝi komparas al faŝismo, sub kiu ŝi suferis kiel infano.

Ŝia lasta libro "La povo de la racio" defendas la tezon, ke la povo de la okcidenta racio povas esti la esperiga faktoro kontraŭ islamigo de Eŭropo.

La 15-an de septembro 2006 ŝi mortis pro kancero.

Polemiko ĉirkaŭ Fallaci[redakti | redakti fonton]

Fallaci en Italio estis akuzita pro ofendo de religio, sed la grave malsana aŭtorino rifuzis aperi antaŭ la tribunalo kaj skribis ke la proceso estas "kazo, neakceptebla, nepardonebla kaj neallasebla".

En 2002 svisaj organizaĵoj (la Somala Asocio de Ĝenevo, SOS Racisme en Laŭzano) kaj unuopuloj komencis juran proceson kontraŭ ŝi, asertante, ke ŝia verko Furiozo kaj fiero entenas rasismon. En novembro 2002 svisa juĝisto eldonis aresto-rajtigilon pro rompo de artikoloj 261 kaj 261bis en la svisa krima kodo kaj petis la italan registaron aŭ transdoni ŝin al Svislando aŭ persekuti ŝin en itala tribunalo. Roberto Castelli, la itala ministro pri justico, rifuzis la peton dirante, ke la konstitucio de Italujo protektas esprimliberecon kaj tial ne eblas cedi al la peto pri transdono.[2]

Malgraŭ ke ŝi nomis sin "kristana ateisto"[3], papo Benedikto la 16-a donis al ŝi en 2005 privatan aŭdiencon en Castel Gandolfo. Multon el sia verkaro ŝi postlasis al la Papa Universitato de Laterano (Pontificia Universitas Lateranense).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La germana vikipedio indikas, ke ŝi naskiĝis la 29-an de junio 1930. La pola vikipedio indikas la 24-an de julio 1929.
  2. Les plaintes contre Oriana Fallaci en Suisse, Le Temps, 15/09/2006, france
  3. Phi Beta Cons en National Review Online, angle