Orient-gvineaj arbaroj

El Vikipedio
(Alidirektita el Orient-Gvineaj arbaroj)
Saltu al: navigado, serĉo
Situo de la ekoregiono
Diversaj ebur-bordaj internacie (brune) kaj nacie (helverde) protektitaj areoj en 2008

La orient-gvineaj arbaroj estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko. La ekoregiono ampleksas la malaltaĵarajn arbarojn kiuj etendiĝas ekde Gvinea Golfo kelkajn cent kilometrojn landinternen, ekde okcidenta Ebur-Bordo ĝis la okcidenta bordo de Lago Voltao en Ganao. Kelkaj malgrandaj enklavoj troviĝas pli fore orienten kaj landinternen en Togo kaj Benino. La Sasandro disigas la orient-gvineajn arbarojn de la okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj, kiuj troviĝas okcidente. Landinternen kaj orienten, la orient-gvineaj arbaroj transiras al gvinea arbara-savana mozaiko.

La orient-gvineaj arbaroj, kune kun la aliaj tropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko, estas inkluditaj en la biodiverseco-varmpunkto : gvineaj arbaroj de Okcidentafriko de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International). La ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200-unuo gvineaj humidaj arbaroj.

Enhavo

Faŭno [redakti]

La diverseco je primatoj estas alta, kvankam pluraj specioj estas endanĝerigitaj. La ekoregiono gastigas etajn populaciojn de arbara elefanto (Loxodonta ciclotys). La ĉefaj karnomanĝuloj de la ekoregiono estas la leopardo (Panthera pardus), la afrika ora kato (Profelis aurata) kaj la afrika civeto (Civettictis civetta), kvankam la tri specioj estas maloftaj.

La riĉeco je birdoj estas granda. Inter la okulfrapaj specioj oni povas citi blank-brustan numidon ( Agelastes meleagrides), Lobotos lobatus , Bycanistes cylindricus (Buceredoj), Glaucidium castaneum (Strigedoj), Illadopsis rufescens (Timaliedoj), Sieraleonan skistolaon (Schistolais leontica), Lamprotornis cupreocauda (Sturnedoj), Ŝarpean apalison (Apalis sharpei), nigrakronan batmocerkon (Bathmocercus cerviniventris), Picathartes gymnocephalus (Pikatartedoj), malakonoton de Lagden (Malaconotus lagdeni , Malakonotedoj) kaj Scotopelia ussheri (Strigedoj).

La reptilia kaj amfibia faŭnoj estas malmulte pristudataj.

Endemiismoj [redakti]

Kvar specioj de mamuloj estas endemiaj en la ekoregiono : tri ronĝuloj (Dephomys eburnea, Malacomys cansdalei kaj Leimacomys buettneri) kaj unu soriko (Crocidura wimmeri).

Estas unu endemia reptiliospecio kaj dek-tri specioj de amfibioj, antaŭ ĉio arbaj ranoj el la familio de Rhacophoridae.

Minacoj kaj konservado [redakti]

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. Grandaj arbaraj areoj estas transformitaj en terkulturejojn kaj plantejojn. Ankaŭ la ĉasado kaj la arbarekspluatado estas tre ampleksaj, por brulligno kaj por eksportado de nobla konstruligno, kiaj la "afrika tektono" (Chlorophora) kaj la "mahagonoj" de la genroj Khaya kaj Entandrophragma. La sendifektaj areoj estas tre fragmentitaj kaj izolitaj.

Malpli ol 1% de la ekoregiono estas protektata.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Eksteraj ligiloj [redakti]

Africa satellite orthographic.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Afriko
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio