Orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nacia Parko Novanglujo, Novsudkimrujo.

La orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la aŭstralia ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj de Aŭstralio. Ĝi estas parto de samnoma tutmondaj 200-unuo. La orient-aŭstraliaj mezvarmaj arbaroj konsistas el maldensarbaro sur altaĵoj malantaŭe de la orienta marbordo de Novsudkimrujo kaj suda Kvinslando.

Enhavo

Situo kaj priskribo [redakti]

Tiu ekoregiono kovras areon inter la orienta marbordo de Aŭstralio kaj la Granda Disiganta Montaro ekde ĵus sude de Sidnejo ĝis centra Kvinslando, kaj inkludas la Bluan Montaron kaj la Limo-Montaron okcidente kaj norde de Sidnejo. Tiuj estas areoj de eŭkaliptarbaro sur grejsaltebenaĵo, kun pli malgrandaj sekcioj de klifoj, krutaj kanjonoj kovritaj de pluvarbarovegetaĵaro kaj sabla erikejo ĉe la marbordoj. La klimato estas mezvarma : la malaltebenaĵaj areoj havas maksimumon de 280 C en somero, minimumon de 30 en vintro.

La ekoregiono limtuŝas la sudorient-aŭstraliajn mezvarmajn savanojn, la brigalovajn tropikajn savanojn kaj la sudorient-aŭstraliajn mezvarmajn savanojn.

Flaŭro [redakti]

La superreganta arbaro ĉefe konsistas el eŭkaliptoj : efektive estis la humideco de tiuj arboj de kiu oni origine supozis ke ĝi kaŭzis la bluan nebulon kiu donis al la montaro ĝian nomon.

Gamo da diferencaj eŭkaliptarboj dominas specifajn areojn de tiu vasta ekoregiono, inkluzive de: en suda Kvinslando/norda Novsudkimrujo - Eucalyptus microcorys, Eucalyptus pilularis, Lophostemon confertus, Eucalyptus grandis, kaj Eucalyptus cloeziana; suda Novsudkimrujo - Eucalyptus saligna, Eucalyptus paniculata, kaj Eucalyptus pilularis; kaj je la novsudkimra marbordo Eucalyptus eugenioides.

Ekzistas speciale riĉaj kolektoj de endemiaj plantoj en iuj areoj: la eŭkaliptoj de Blua Montaro; la pluvarbaroj de la areo de Limo-Montaro en la McPherson-Montaro inkluzive de Varning-Monto, Najtkap Nacia Parko kaj Lamington Nacia Parko inkluzive de Binna Burra; kaj la sablodunoj de Monda heredaĵo de Unesko Fraser-insulo kaj la Grand-Sabla Nacia Parko de suda Kvinslando.

Ekzistas bonkonataj areoj de pluvarbaro protektitaj kiel la Gondvanaj Pluvarbaroj de Australio, entenantaj apartajn areojn de subtropika pluvarbaro en Novsudkimrujo, seka pluvarbaro de suda Kvinslando ( kvankam la plej granda parto el tiu estis senarbarigita por agrikulturo kaj pinplantejo ) kaj varma mezvarma pluvarbaro sude de Sidnejo. Finfine la marbordoj estas kovritaj per arbedoj, erikejo kaj alia sablodunovegetaĵaro.

Faŭno [redakti]

La ekoregiono gastigas 87 mamulospeciojn kaj 380 birdospeciojn [1].

La loka faŭno inkludas Onychophora, dum la birdoj de la arbaro inkludas kukabaraojn, Callocephalon fimbriatum , Platycercus elegans kaj Acanthiza lineata kaj kelkajn minacitajn birdojn inkluzive de ruĝa akcipitro, Lathamus discolor, Xanthomyza phrygia, Albert-menuro (Menura alberti), kaj Dasyornis brachypterus.

Minacoj kaj konservado [redakti]

Tiuj vivejoj estas minacataj per daŭranta senarbarigo por agrikulturo kaj urbanizado kaj per incendioj, dum enmetitaj specioj, kaj plantoj kaj bestoj, kaj poluo de akvoprovizaĵoj minacas la indiĝenan biodiversecon. Tamen, kontrolita arbarekspluatado de diversaj eŭkaliptospecioj ( E.microcorys, E.saligna, E.pilularis, E.grandis ) subtenas grandajn areojn de tiuj indiĝenaj arboj same kiel formalaj protektejoj kiel ekzemple tiuj supre menciitaj kaj Reĝa Nacia Parko proksime de Sidnejo kiu enhavas iujn de la diferencaj vivejoj priskribitaj ĉi tie [2]. Urbaj areoj en tiu ekoregiono inkludas Sidnejon kaj Brisbanon dum feriejoj kiel Nordstradbrok-Insulo kaj Ballina altiras vizitantojn al la marbordo.

Vidu ankaŭ [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio

Referencoj [redakti]

  1. angle (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. 
  2. angle WWF : Eastern Australian temperate forests

Eksteraj ligiloj [redakti]

Koala climbing tree.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Aŭstralio
Demanova Ice Cave 22.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Geografio