Orient-gvineaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orient-gvineaj arbaroj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj6° 18′ 0″ N, 3° 36′ 0″ U (mapo)6.3-3.6Koordinatoj: 6° 18′ 0″ N, 3° 36′ 0″ U (mapo) [+]
vdr
Diversaj ebur-bordaj internacie (brune) kaj nacie (helverde) protektitaj areoj en 2008

La orient-gvineaj arbaroj estas ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko. La ekoregiono ampleksas la malaltaĵarajn arbarojn kiuj etendiĝas ekde Gvinea Golfo kelkajn cent kilometrojn landinternen, ekde okcidenta Ebur-Bordo ĝis la okcidenta bordo de Lago Voltao en Ganao. Kelkaj malgrandaj enklavoj troviĝas pli fore orienten kaj landinternen en Togolando kaj Benino. La Sasandro disigas la orient-gvineajn arbarojn de la okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj, kiuj troviĝas okcidente. Landinternen kaj orienten, la orient-gvineaj arbaroj transiras al gvinea arbara-savana mozaiko.

La orient-gvineaj arbaroj, kune kun la aliaj tropikaj humidaj foliarbaroj de Okcidentafriko, estas inkluditaj en la biodiverseco-riĉaĵejo : gvineaj arbaroj de Okcidentafriko de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International). La ekoregiono estas listigita en la tutmondaj 200-regiono gvineaj humidaj arbaroj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La diverseco je primatoj estas alta, kvankam pluraj specioj estas endanĝerigataj. La ekoregiono gastigas etajn populaciojn de arbara elefanto (Loxodonta ciclotys). La ĉefaj karnomanĝuloj de la ekoregiono estas la leopardo (Panthera pardus), la afrika ora kato (Caracal aurata) kaj la afrika civeto (Civettictis civetta), kvankam la tri specioj estas maloftaj.

La riĉeco je birdoj estas granda. Inter la okulfrapaj specioj oni povas citi blank-brustan numidon ( Agelastes meleagrides), Lobotos lobatus , Bycanistes cylindricus (Buceredoj), Glaucidium castaneum (Strigedoj), Illadopsis rufescens (Timaliedoj), Sieraleonan skistolaon (Schistolais leontica), Lamprotornis cupreocauda (Sturnedoj), Ŝarpean apalison (Apalis sharpei), nigrakronan batmocerkon (Bathmocercus cerviniventris), Picathartes gymnocephalus (Pikatartedoj), malakonoton de Lagden (Malaconotus lagdeni , Malakonotedoj) kaj Scotopelia ussheri (Strigedoj).

La reptilia kaj amfibia faŭnoj estas malmulte pristudataj.

Endemiismoj[redakti | redakti fonton]

Kvar specioj de mamuloj estas endemiaj en la ekoregiono : tri ronĝuloj (Dephomys eburnea, Malacomys cansdalei kaj Leimacomys buettneri) kaj unu soriko (Crocidura wimmeri).

Estas unu endemia reptiliospecio kaj dek-tri specioj de amfibioj, antaŭ ĉio arbaj ranoj el la familio de Rhacophoridae.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas krize endanĝerigita. Grandaj arbaraj areoj estas transformitaj en terkulturejojn kaj plantejojn. Ankaŭ la ĉasado kaj la arbarekspluatado estas tre ampleksaj, por brulligno kaj por eksportado de nobla konstruligno, kiaj la "afrika tektono" (Chlorophora) kaj la "mahagonoj" de la genroj Khaya kaj Entandrophragma. La sendifektaj areoj estas tre fragmentitaj kaj izolitaj.

Malpli ol 1% de la ekoregiono estas protektata.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj  Burundo,  Demokratia Respubliko Kongo,  Tanzanio,  Ruando,  Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj  Angolo,  Ekvatora Gvineo,  Gabono,  Kameruno,  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj  Kameruno,  Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj  Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj  Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko  Ekvatora Gvineo,  Kameruno,  Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj  Kenjo,  Sud-Sudano,  Tanzanio,  Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj  Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj  Benino,  Ebura Bordo,  Ganao,  Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj  Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj  Ebura Bordo,  Gvineo,  Liberio,  Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj  Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko  Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj  Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj  Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj  Francio,  Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj  Ekvatora Gvineo,  Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Centr-Afrika Respubliko,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko  Kenjo,  Somalio,  Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj  Centr-Afrika Respubliko,  Gabono,  Kameruno,  Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko  Malavio,  Mozambiko,  Tanzanio,  Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj  Respubliko Kongo,  Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj  Ebura Bordo,  Liberio,  Gvineo,  Sieraleono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]