Orient-melaneziaj Insuloj

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Orient-melaneziaj Insuloj, ankaŭ sciataj kiel Salomon-vanuatu-bismarkaj humidaj arbaroj, estas biogeografia regiono notinde pro siaj unikaj flaŭro kaj faŭno kaj specia riĉeco. La regiono estas signita biodiverseco-varmpunkton de la organizo Naturprotekto Internacie, kaj unu el la elstaraj Tutmondaj 200-ekoregionoj de Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Kiel difinita de Naturprotekta Internacie, la varmpunkto troviĝas oriente kaj nordoriente de Nov-Gvineo kaj ampleksas iujn 1 600 insulojn kun tersupraĵa areo de preskaŭ 100 000 km², inkluzive Bismarkojn, Insulojn Admiralecon, Salomonojn, kaj la insulojn de Vanuatuo. Ŝtate, la varmpunkto inkluzivas partojn de Papuo-Nov-Gvineo ( Bismarkoj, Insuloj Admiraleco, Buginvil-Insulon, kaj ĉiujn salomonajn kaj vanuatuajn insulojn.

Tiu varmpunkto inkluzivas kvin ekoregionojn kiuj konstituas la nordorientan parton de la Aŭstralazia ekozono. La Orient-melaneziaj Insuloj havas multajn plantojn kaj iujn bestojn kies prauloj originis de la najbaraj Nov-Gvineo kaj Nov-Kaledonio, sed diferencas de tiuj insuloj pro tio ke ili neniam estis ligitaj al iu ajn kontinento.

Ekoregionoj de la Orient-melaneziaj Insuloj [redakti]

  • Malaltaĵaj pluvarbaroj de Insuloj Admiraleco ( ne inkludita en la Global 200-ekoregiono; Papuo-Nov-Gvineo )
  • Nov-britaj kaj nov-irlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj ( Papuo-Nov-Gvineo )
  • Nov-britaj kaj nov-irlandaj montaraj pluvarbaroj ( Papuo-Nov-Gvineo )
  • Salomonaj pluvarbaroj ( Papuo-Nov-Gvineo, Salomonoj )
  • Vanuatuaj pluvarbaroj ( Salomonoj, Vanuatuo )

Eksteraj ligiloj [redakti]

Morpho didius Male Dos MHNT.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Biologio