Orienta pigonajtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta ŝamao)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta pigonajtingalo
masklo kaj ino. Alvoko
masklo kaj ino.
Alvoko
Orienta pigonajtingalo
Orienta pigonajtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Copsychus
Specio: C. saularis'
Copsychus saularis
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orienta pigonajtingaloOrienta ŝamao, Copsychus saularis, estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj (iam en Turdedoj) kaj genro Copsychus kiu enhavas speciojn kun longaj vostoj kaj nigraj supraj partoj. El tiu genro plej parto de la specioj loĝas en Azio, kelkaj en Afriko kaj multaj specioj estas endemioj en insuloj. Tiu estas distinge kaj tipe blankanigra birdo kun longa vosto kiu estas levata dum manĝado surgrunde aŭ ripozas videble. Distribuita en multaj partoj de tropika Suda kaj Sudorienta Azio, ili estas komunaj birdoj en urbaj ĝardenoj kaj arbaroj. Ili estas tre konata pro sia kanto kaj estis iam popularaj kiel kaĝobirdoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ino de la nomiga raso (Barato)
Masklo ĉe nesto en lampofosto en Barato.

Tiu specio estas 19 cm longa, inklude la longan voston kiu estas kutime levata supren rekte. Ĝi estas simila en formo al la pli malgranda Eŭropa ruĝgorĝulo, sed ĝi estas pli longvosta. La masklo havas nigrajn suprajn partojn, kapon kaj gorĝon aparte blanka ŝultromakulo. La subaj partoj kaj flankoj de la longa vosto estas blankaj. Inoj estas grizecnigraj supre kaj grizecblankaj sube. Junuloj havas skvamecajn brunajn suprajn partojn kaj kapon.

La nomiga raso troviĝas en la Hindia Subkontinento kaj la inoj de tiu raso estas la plej palaj. La inoj de la andamana raso andamanensis estas pli malhelaj kaj la birdoj havas pli fortikajn bekojn kaj pli mallongajn vostojn. La srilanka raso ceylonensis kaj sudaj individuoj de la nomiga raso havas inojn preskaŭ identaj al maskloj en formo. La orientaj populacioj (Butano kaj Bangladeŝo) havas pli da nigro en vosto kaj estis iam nomitaj erimelas.[1] La populacioj de Birmo kaj iom pli sude estas nomitaj kiel raso musicus.[2] Nombro de aliaj rasoj estis nomitaj en la teritorio nome prosthopellus (Hongkongo), nesiotes, zacnecus, nesiarchus, masculus, pagiensis, javensis, problematicus, amoenus, adamsi, pluto, deuteronymus kaj mindanensis.[3] Tamen multaj el tiuj ne estas bone markitaj kaj la statuso de kelkaj estas pridisputata.[4]

Tiu specio videblas ĉefe proksime de la grundo, saltetante inter branĉoj aŭ manĝante inter la foliaro de la grundo havante levitan voston. Maskloj kantas laŭte el arbopintoj aŭ aliaj ripozejoj dum la reprodukta sezono.[1]

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu Orienta pigonajtingalo estas specio de loĝantaj birdoj en tropika suda Azio el Bangladeŝo, interna Barato, Srilanko kaj orienta Pakistano orienten ĝis Indonezio, Tajlando, suda Ĉinio kaj Filipinoj.[1] Ili estis enmetitaj en Aŭstralio.[5]

La Orienta pigonajtingalo troviĝas en malferma arbaro, terkultivejoj ofte ĉe homaj setlejoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo dhyaldhayal estis konfuziga. Ĝi estis unuafoje uzata de Eleazar Albin en 1737 (Supl. N. H. Birds, i. p. 17, pls. xvii. xviii.), kaj Levaillant (Ois. d'Afr. iii. p. 50) pensis, ke ĝi aluda al suna dial kaj nomis ĝin Cadran. Thomas C. Jerdon verkis (B. India, ii. p. 1l6) ke Linnaeus, pensinte ke ĝi havas ian konekton kun sunosfero, nomis ĝin solaris, kaj pro lapsus pennae (eraro de skribilo), saularis. Tio estis malĝusta, ĉar estis la hindia vorto saulari kio estis latinigita al saularis. Maskla birdo estis sendita kun tiu hindia nomo el Madras de la kirurgokuracisto Edward Buckley al James Petiver, kiu unuafoje priskribis la specion (Ray, Synops. Meth. Avium, p. 197).[6][7]

Kutimaro kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Kantanta masklo

Orientaj pigonajtingaloj reproduktiĝas ĉefe el marto al julio en Barato kaj el januaro al junio en Sudorienta Azio, nestumante en arbotruoj aŭ niĉoj en muroj aŭ konstruaĵoj. La ino respondecas pri plejparto de la nestokonstruado kio okazas ĉirkaŭ unu semajnon antaŭ la ovodemetado. La ino demetas 4 aŭ 5 ovojn laŭ intertempoj de 24 horoj; tiuj estas ovoformaj kaj kutime palbluaj aŭ verdaj kun brunecaj makuletoj. Nur la ino kovas la ovojn dum 8 al 14 tagoj.[8] La nestoj havas karakteran odoron.[9]

Inoj penas pli por manĝigado de idoj ol maskloj, kiuj tamen estas tre agresemaj en la reprodukta sezono kaj defendas sian teritorion.[10] kaj respondas la kanton de entruduloj kaj eĉ siajn respegulaĵojn.[11] Maskloj pasas pli da tempo en nestodefendado.[12] Studoj de la birdokanto montras dialektojn[13] kaj najbaroj varias siajn kantojn. La alvokoj de multaj aliaj specioj povas esti imitataj kiel parto de ties kanto.[14] Tio povas indiki, ke la birdoj disiĝas kaj ne estas filopatriaj.[15] Ŝajne ili uzas elementojn de la alvokoj de aliaj birdoj en siaj propraj kantoj.[16] Inoj povas kanti mallonge se masklo ĉeestas.[17] Krom la kanto, ili uzas serion de birdovoĉoj inklude alvokojn pri teritorio, emerĝo kaj ripozado, minaco, submetado, peto kaj doloro.[18] La tipa ĝeniga alvoko estas akra prifajfado krŝŝŝ.[1][19]

La manĝo de la Orienta pigonajtingalo konsistas ĉefe el insektoj kaj aliaj senvertebruloj. Oni scias, ke eventuale ili manĝas ankaŭ gekojn,[20][21] leeches,[22] centipedes[23] kaj eĉ fiŝojn.[24]

Ili estas ofte aktivaj malfrue krepuske.[1] Ili foje baniĝas en pluvakvo kolektita en la folioj de arbo.[25]

Statuso[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas konsiderata kiel "malplej zorgiga" ĝenerale sed en kelkaj areoj la specio malpliiĝas.

En Singapuro kaj Hongkongo ili estis komunaj en la 1920-aj jaroj, sed malpliiĝis en la 1970-aj jaroj, supozeble pro konkurenco kun enmetita Akridotero,[26] Ankaŭ ĉasado por kaĝobirda komerco kaj ŝanĝoj de habitato afektis ilin kaj estas nun surloke protektitaj de leĝoj.[27]

Tiu specio havas malmultajn birdajn predantojn. Oni informis pri kelkaj patogenoj kaj parazitoj. Oni izoligis kelkajn parazitojn de la specio pri birdomalario[28] dum oni notis infekciojn pro H4N3[29] kaj H5N1 en kelkaj kazoj.[30] Oni priskribis ankaŭ parazitajn nematodojn de la okulo[31].

Ĉe kulturo[redakti | redakti fonton]

Doyel Chatwar, Dhaka

La Orienta pigonajtingalo estis iam amplekse havita hejme kiel kaĝobirdo pro sia kantoscipovo kaj por luktado en Barato.[32] Ankoraŭ estas maskotokomerco en partoj de Sudorienta Azio.

La Orienta pigonajtingalo estas la Nacia Birdo de Bangladeŝo, kie ĝi estas komuna kaj konata kiel populara simbolo, ĉar aperas en monbiletoj kaj monumento en la urbo de Dako estas nomita Dojela Placo, ĉar Dojelo estas la loka nomo de la specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Rasmussen PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution and Lynx Edicions, p. 395.
  2. Baker, ECS (1921). “Handlist of the birds of the Indian empire”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 27 (4), p. 87–88. 
  3. Ripley, S D (1952). “The thrushes”, Postilla 13, p. 1–48. 
  4. Hoogerwerf, A (1965). “Notes on the taxonomy of Copsychus saularis with special reference to the subspecies amoenus and javensis”, Ardea 53, p. 32–37.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-24. Alirita 2009-11-08.
  5. Inventory of exotic (non-native) bird species known to be in Australia (2007).
  6. Pittie, A. (2004). “A dictionary of scientific bird names originating from the Indian region”, Buceros (PDF) 9 (2). 
  7. Newton, Alfred. (1893-1896) A Dictionary of Birds. Adam & Charles Black, London, p. 133.
  8. Pillai,NG (1956). “Incubation period and 'mortality rate' in a brood of the Magpie-Robin [Copsychus saularis (Linn.)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 54 (1), p. 182–183. 
  9. Siddique, Yasir Hasan (2008). “Breeding Behavior of Copsychus saularis in Indian-Sub-Continent: A Personal Experience”, International Journal of Zoological Research 4 (2), p. 135–137. doi:10.3923/ijzr.2008.135.137. 
  10. Narayanan E. (1984). “Behavioural response of a male Magpie-Robin (Copsychus saularis Sclater) to its own song”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 81 (1), p. 199–200. 
  11. Cholmondeley,EC (1906). “Note on the Magpie Robin (Copsychus saularis)”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 17 (1), p. 247. 
  12. Sethi, Vinaya Kumar & Dinesh Bhatt (2007) Provisioning of young by the Oriental Magpie-robin. The Wilson Journal of Ornithology 119(3):356–360
  13. Aniroot Dunmak & Narit Sitasuwan (2007). “Song Dialect of Oriental Magpie-robin (Copsychus saularis) in Northern Thailand”, The Natural History Journal of Chulalongkorn University (PDF) 7 (2), p. 145–153.  Arkivigite je 2011-10-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-06. Alirita 2009-11-08.
  14. Neelakantan,KK (1954). “The secondary song of birds.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 52 (3), p. 615–620. 
  15. Bhattacharya, H.; J. Cirillo, B.R. Subba kaj D. Todt (2007). “Song Performance Rules in the Oriental Magpie Robin (Copsychus salauris)”, Our Nature (PDF) 5, p. 1–13. 
  16. Law,SC (1922). “Is the Dhayal Copsychus saularis a mimic?”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 28 (4), p. 1133. 
  17. Kumar, Anil & Dinesh Bhatt () Characteristics and significance of song in female Oriental Magpie-Robin, Copysychus saularis. J. Bombay Nat. Hist. Soc. 99(1):54-58
  18. Kumar, A. and Bhatt, D. (2001). “Characteristics and significance of calls in Oriental magpie robin”, Curr. Sci. 80, p. 77–82.  Arkivigite je 2009-03-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-19. Alirita 2009-11-08.
  19. Bonnell,B (1934). “Notes on the habits of the Magpie Robin Copsychus saularis saularis Linn.”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 37 (3), p. 729–730. 
  20. Sumithran,Stephen (1982). “Magpie-Robin feeding on geckos”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 79 (3), p. 671. 
  21. Saxena, Rajiv (1998). “Geckos as food of Magpie Robin”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 95 (2), p. 347. 
  22. Karthikeyan,S (1992). “Magpie Robin preying on a leech”, Newsl. for Birdwatchers 32 (3&4), p. 10. 
  23. Kalita,Simanta Kumar (2000). “Competition for food between a Garden Lizard Calotes versicolor (Daudin) and a Magpie Robin Copsychus saularis Linn.”, 97 (3), p. 431. 
  24. Sharma, Satish Kumar (1996). “Attempts of female Magpie Robin to catch a fish”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 93 (3), p. 586. 
  25. Donahue,Julian P (1962). “The unusual bath of a Lorikeet [Loriculus vernalis (Sparrman)] and a Magpie-Robin [Copsychus saularis (Linn.)]”, J. Bombay Nat. Hist. Soc. 59 (2), p. 654. 
  26. Huong SL & Sodhi NS (1997). “Status of the Oriental Magpie Robin Copsychus saularis in Singapore”, Malay Nat. J. 50, p. 347–354. 
  27. Yap, Charlotte A. M. and Navjot S. Sodhi (2004). “Southeast Asian invasive birds: ecology, impact and management”, Ornithological Science 3, p. 57–67. doi:10.2326/osj.3.57. 
  28. Ogaki, M. (1949). “Bird Malaria Parasites Found in Malay Peninsula.”, Am. J. Trop. Med. 29 (4), p. 459–462. 
  29. Dennis J. Alexander. (1992) Avian Influenza in the Eastern Hemisphere 1986-1992. Avian Diseases 47. Special Issue.. Third International Symposium on Avian Influenza. 1992 Proceedings., p. 7–19.
  30. (2006) Quarterly Epidemiology Report Jan-Mar 2006. Hong Kong Government.
  31. Sultana, Ameer (1961). “A Known and a New Filariid from Indian Birds.”, The Journal of Parasitology 47 (5), p. 713–714. doi:10.2307/3275453. 
  32. Law, Satya Churn. (1923) Pet birds of Bengal. Thacker, Spink & Co.

Aliaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Mehrotra, P. N. 1982. Morphophysiology of the cloacal protuberance in the male Copsychus saularis (L.) (Aves, Passeriformes). Science and Culture 48:244–246.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]