Orienta Atiko
Orienta Atiko estas unu el kvar provincaj distriktoj (νομαρχίες - nomarĥies) de la grekia administra regiono Atiko. La administra centro de la distrikto estas la urbo Palini. La areo de la distriko, kiu ampleksas 1512 kvadratajn kilometrojn, kovras kaj la orientan parton de la urbara zono de Ateno, kaj la malurban kaj agrikulturan areon oriente de ĝi. En la distrikto dum 2001 vivis proksimume 404.000 enloĝantoj.
Sur la teritorio de Orienta Atiko inter alie situas la historia loko Maratono (Μαραθώνας), laŭ kiu baptiĝis sporta disciplino. Ankaŭ la loko Gramatiko (Γραμματικό) nerekte eniris la vortaron de Esperanto kaj multaj aliaj lingvoj.
Eksteraj ligiloj
greke oficialaj paĝoj de la distrikto (en la greka kaj angla)