Supra Bretonio
Orienta Bretonio (franclingve Haute-Bretagne galolingve Haùtt-Bertaèyn, bretonlingve Breizh-Uhel estas la orienta parto de Bretonio.
Tradicie, ĝi respondas al la parto, kiu forgesis la bretonan lingvon por paroli romanan aŭ galoan lingvon. En orienta fino, ekster la grandaj urboj, la bretona lingvo estis tre malmulte parolata. Okcidenta Bretonio estas la bretonlingva parto de Bretonio (vidi Frontière linguistique bretonne). La regiona lingvo estas la galoa lingvo, oila lingvo aparta al Orienta Bretonio.
Prezento
Orienta Bretonio signifike progresis okcidenten tra la jarcentoj.
Por ekzemplo Vern-sur-Seiche, Vignoc, Vigneux-de-Bretagne aŭ Vezin-le-Coquet parolis romane en la 10-a jc kiam Guignen, Guer, Guémené-Penfao aŭ Guipel parolis bretone.
En 1554, la limo iris de Saint-Brieuc al Le Croisic, listigitaj en Okcidenta Bretonio. Nun la limo iras de Paimpol al Vannes, eĉ se tiu limo iom post iom malaperas pro la forlaso de la bretona lingvo fare de multaj bretonoj loĝantaj okcidente de Bretonio kaj la lernado de la lingvo fare de bretonoj oriente de Bretonio.
Ĝi konsistas nun el :
- la departemento Ille-et-Vilaine
- la departemento Loire-Atlantique
- la orienta parto de departemento Morbihan
- la orienta parto de departemento Côtes-d'Armor.
La okcidentaj limoj estas proksimume la lingvaj limoj Saint-Brieuc-Vannes kaj la orientaj limoj perdiĝas kiam aperas aliaj lingvaĵoj: majena en departemento Mayenne, anĵua kaj potevia-santonĝa en Potevio ĉe la rando de Majno, de Anĵuo kaj de la komunumoj de la lando de Retz sude de riverego Luaro (Limlandoj de Bretonio).