Orienta Kvartalo de Essen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta Kvartalo de Essen
komunumoparto en Germanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 45127 • 45139
Demografio
Geografio
Geografia situo 51° 28′ N, 7° 2′ O (mapo)51.4602787.028889Koordinatoj: 51° 28′ N, 7° 2′ O (mapo) [+]
Alto 79 m [+]
Areo 1,88 km² ( 188 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Orienta Kvartalo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
Orienta Kvartalo de Essen (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Orienta Kvartalo de Essen
Orienta Kvartalo de Essen
Situo de Orienta Kvartalo de Essen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Essen-Ostviertel [+]
vdr
Situo de la Orienta Kvartalo de Essen

La urboparto Orienta Kvartalo de la urbo Essen konsistigas kune kun la Okcidenta Kvartalo, la Norda Kvartalo, la Suda Kvartalo, la Sudorienta Kvartalo kaj la urbocentro la urbomezon.

Karaktero[redakti | redakti fonton]

Ĉefa naĝejo de Essen

La Orienta Kvartalo de Essen konsistas plejparte el densa loĝa surkonstruaĵo kaj fabrikoj.

Ĉi tie troviĝas la cefa naĝohalo de Essen, naĝejo ankaŭ por konkursoj kun proksimume 1.000 sidlokoj por spektantoj, la mastrumejo de Essener Verkehrs-AG, la ĉefa fajrobrigadejo same kiel la indiĝena firmao Theodor Goldschmidt AG, nun enigita en Evonik AG. La Universitato Duisburg-Essen uzas krom la iama inĝenierlernejo ankaŭ aliajn domojn en la Orienta Kvartalo.

La preĝejo Sankta Barbara, konstruata en 1904, estis treege difektata dum la Dua Mondmilito kaj riparata en 1965/1966.[1] Nun ĝi apartenas al la paroĥo Sankta Gertruda kaj disponiĝas por italaj, koreaj, tamilaj kaj (franclingvaj) afrikanaj paroĥoj kiel diservejo. En la kvartalo ekzistas po unu baza lernejo, speciallernejo, reallernejo, gimnazio kaj kompleta mezlernejo

Ĉe la strato Schützenbahn 70 troviĝas la monumentprotektata kvaretaĝa domo de la iama Reĝa Maŝinkonstruo-Lernejo el la jaro 1909. Ĝi estis lernejo, kiu edukis persojn gravajn por la ekonomio de la Ruhr-Regiono. La apuda Gerling-Placo estis okazejo de la librobruligo la 21-an de junio 1933, kiu okazis en tuta nazia Germanujo.

En la Orienta Kvartalo ekzistis pluraj minkarbo-minejoj, inter ili Minejo Graf Beust kaj Minejo Hercules. Post eksfunkciigo de ĉi-lasta la nazioj instalis en ties konstruaĵoj la Sklavejon Minejo Hercules, en kiu ili devigis labori politikajn malamikojn. Tie ĉi ili ankaŭ ili torturis kaptitajn kontraŭulojn tiel, ke eĉ la najbaroj povis aŭdi la vekriojn de la torturitoj.

Blazono[redakti | redakti fonton]

Blazono de la urbomezo de Essen

Blazonigo: „En bluo oblikve maldekstra ora (flava) glava, akompanate supre kaj malsupre de po tri oraj (flavaj) buloj.“

La blazonon neniam havis oficialan karakteron. Fine de la 1980-aj jaroj blazonsciencisto Kurt Schweder kreis blazonojn por ĉiuj urbopartoj de Essen, kiujn la loĝantaro de Essen intertempe bonvole akceptis. La glavo kiel distingilo de la urbaj patronoj Kosmaso kaj Damiano starigas la rilaton al la urboblazono de Essen. La oraj buloj simbolas la ses urbopartojn Centro, Norda Kvartalo, Orienta Kvartalo, Sudorienta Kvartalo, Suda Kvartalo kaj Okcidenta Kvartalo.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Heinz Dohmen & Eckhard Sons: Kirchen, Kapellen, Synagogen in Essen. Nobel, Essen 1998, ISBN 3-922785-52-2
  2. Komparu pri tio Johann Rainer Busch: Kurt Schweders Wappen der Essener Stadtteile, Essen 2009, p. 48.