Cordillera Oriental (Kolombio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta Montĉeno)
Topografia mapo de Kolombio kun Andoj maldekstre kaj la Cordillera Oriental dekstre etende al Venezuelo.

La Cordillera Oriental (nome Orienta Montaro de KolombioOrientaj Andoj) estas unu el tri montaroj en kiuj Andoj disiĝas en Kolombio. Ĝi etendas el sudokcidento al nordoriento; el la "Kolombia Masivo" en la depertamento Ujlao al Norda Santandero, kie ĝi disiĝas en du: norda branĉo atingas la montaron Serranía del Perijá kaj la alia sekvas nordoriente al Venezuela, kie ĝi estas nomata Cordillera de Mérida.

La okcidenta parto de la Cordillera Oriental apartenas al la baseno de la rivero Magdaleno, dum la orienta parto inkludas la riverbasenojn de la riveroj Amazono, Orinoko, kaj Katatumbo. Elstaras la Altiplano Cundiboyacense kaj la Sierra Nevada del Cocuy (kun la ununuraj neĝaj montopintoj de tiu partikulara montaro).

La Cordillera Oriental estas la ĉefa karaktero en la reliefo de la departementoj Kundinamarko, Bojakao, Santandero, kaj Norda Santandero. Ĝi formas la orientan kaj sudorientan limojn de Ujlao, Tolimo, Cezaro, kaj La Guajira, kies suda deklivaro atingas la okcidentajn regionojn de Kaketao, Metao, Kasanareo, kaj Araŭko.

Montaroj kaj montoj[redakti | redakti fonton]

Armeo de Liberigisto Simón Bolívar en la Dezerto de Pisba, de Francisco Antonio Cano, 1922.
Cordillera Oriental ĉe Laguna de Tota.
Serranía del Perijá ĉe Valledupar.
Paramo Guerrero en Cundinamarca.

Riveraro[redakti | redakti fonton]

Rivero Suarez en Boyacá.
Tekendamo.
Akvo de Laguna de Tota.

Jene estas riveroj kiuj originiĝas aŭ estas alfluantoj kaj ĉefaj akvejoj:

Naturaj parkoj[redakti | redakti fonton]

La Cordillera Oriental estas hejmo de pli ol 10 naturaj protektitaj areoj,[1] like:

Nacia Parko Katatumbo Barí
Nacia Parko Cordillera de los Picachos
Kavo Guácharos
Nacia Parko Ĉingaza
Nacia Parko Pisba
Nacia Parko Yariguíes
Sierra Nevada del Cocuy
Nacia Parko Sumapaz
Nacia Parko Tamá
Natura Areo Los Estoraques
Naturrezervejo Guanenta Alto Río Fonce
Lago Iguaque

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 5° 20′ N 73° 00′ U / 5.333 °N, 73.000 °U / 5.333; -73.000 (mapo)