Orienta Pakistano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta Pakistano
14-a de oktobro 1955 – 1971

Dosiero:Sen valoro

provinco • eksa administra teritoria unuo
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj

Sudorient-Azia Traktat-Organizaĵo

vdr

Orienta Pakistano (bengale পূর্ব পাকিস্তান, Pūrbô Pākistān; urdue مشرقی پاکستان, Mas̱ẖriqī Pākistān, IFA məʃrɪqiː pɑːkɪst̪ɑːn), nuna Bangladeŝo, estis provinca subŝtato de Pakistano, kiu ekzistis en la Bengala regiono de nordoriento de Suda Azio de 1955 ĝis 1971, sekve de la programo de Unu Unio kiu kondukis al la ekzisto de Orienta Pakistano.

En 1947, la regiono de Bengalo ene de la Brita Hindio estis dividita en Orienta kaj Okcidenta Bengalo kio separis la orientajn areojn kun Islama majoritato disde la okcidentaj areoj kun Hindua majoritato.[1] Tiu dispartigo de Bengalio revivigis religidevenan perforton en Hindio kio plie apartigis la bengalajn islamanojn el la hinduajn, kio kondukis al maltrankvileco en Bengalio.[2]

De 1947 ĝis 1954, Orienta Bengalio estis sendependa administra unuo kiu estis regita de la Pakistana Islama Ligo (Islamana Ligo) estrita de Nurul Amin.[3]

En 1955, la Bengalia ĉefministro Muhammad Ali Bogra revenigis la provincon Orienta Bengalio kaj establis la ŝtaton kiel Orienta Pakistano kun Dako kiel ĉefurbo. Dume, en la balotado en Pakistano de 1954 komplete malvenkis la Pakistana Islama Ligo kondukita de koalicio Unuiĝinta Fronto de la Aŭamia Ligo, la Kriŝak Praja Partio, la Demokratia Partio kaj Nizam-e-Islam.[4][5][6] La Aŭamia Ligo ekkontrolis Orientan Pakistanon post nomumi Huseyn Suhrawardy por la posteno de ĉefministro.[7][8] Tiu aŭtoritara periodo el 1958 ĝis 1971, estis ofte konsiderita kiel periodo de amassubpremado, hato, kaj politika neglekto kaj ignorado.[9]

La loĝantaro de Orienta Pakistano unuanime voĉdonis por Fatima Jinnah dum la prezidenta elektado de 1965 kontraŭ Ayub Khan.[10] Pro ekonomia malsimilo, etendiĝis bengalie la impreso ke Okcidenta Pakistano spite esti malpli loĝata ol Orienta Pakistano estis reganta kaj prosperanta je ties kosto, nome populariĝis bengalia naciismo.[11] La subteno por ŝtata aŭtonomeco kreskis kiam la Aŭamia Ligo enkondukis la sespunktan movadon en 1966,[12] kaj partoprenis forte en la ĝenerala elektado de 1970 en kiu la Aŭamia Ligo venkis kaj sekurigis la regadon en Orienta Pakistano.[13][14]

Reage al armea operacio, la Aŭamia Ligo anoncis la Bangladeŝan Deklaron de Sendependeco de Orienta Pakistano la 26an de marto 1971 kaj ekis armita lukto kontraŭ Pakistano, dum Barato helpis la Aŭamian Ligon havigante municion al gerilaj trupoj.[15]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. . Partition of Bengal [1905–1911]. Story of Pakistan (Bengali Partition Part I). Alirita 25a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-12-19. Alirita 2021-09-03.
  2. . Partition of Bengal [1905–1911]. Partition of Bengal [1905–1911, Part II]. Alirita 25a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-30. Alirita 2021-09-03.
  3. The June 3rd Plan [1947]. Directorate of the Story of Pakistan. Alirita 25a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-20. Alirita 2021-09-03.
  4. Rahman, Syedur. (2010) Historical Dictionary of Bangladesh. Usono: Rowman and Littlefield Publishing Group, p. 300. ISBN 978-08108-6766-6.
  5. U.S. Government. (2004-06-01) Pakistan, a country study. Usono: U.S. Government, p. 236. ISBN 9781419139949.
  6. Ali, Tariq. (April 2003) The Clash of Fundamentalisms: Crusades, Jihads and Modernity. Unuiĝinta Reĝlando: Verso Publishing Co. plc, p. 181–237, 342. ISBN 1-85984-457-X.
  7. Sop. H. S. Suhrawardy Becomes Prime Minister [1956]. Story of Pakistan (1956 times). Alirita 25a de Marto 2012.
  8. . The Legacy of the plight of Hindus in Bangladesh. Original date: Sun, 2007-07-22 01:09 pm. Rabindranath Trived, Asian Tribune. Arkivita el la originalo je 2013-04-24. Alirita 25a Marto 2012.
  9. Jalil, Amar, "United front against the Bengalis", 7a Januaro 2007. Kontrolita 25a Marto 2012.
  10. . Presidential Election (1965). Presidential Election (1965). Alirita 25 March 2012.
  11. . After East Pakistan, another global conspiracy in the offing in Balochistan. Asif Haroon Raja. Alirita 22a Marto 2012.
  12. Story of Pakistan. Awami League's Six-Point Program. Story of Pakistan (Awami League's Six-Point Program). Alirita 25a de Marto 2012.
  13. . General Elections 1970. Pakistan Parliamentary Elections, 1970. Alirita 25a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-16. Alirita 2022-08-01.
  14. . Tragedy and Reconstruction:Separation of East Pakistan (Part III). Separation of East Pakistan (Part III). Alirita 25a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-20. Alirita 2021-09-03.
  15. . Tragedy and Reconstruction (The Separation of East Pakistan [1971 )]. The Separation of East Pakistan [1971] (Part IV). Alirita 25a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-20. Alirita 2021-09-03.