Orienta Partnereco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Membroj de la Orienta Partnereco kun la Eŭropa Unio

La Orienta Partnereco estas geografia, politika kaj ekonomia koncepto, kreita pere de programo de la Eŭropa Unio kun la celo alproksimiĝi inter la eŭropunia bloko kaj ĝiaj najbaroj en Orienta Eŭropo, ĉiuj eks-sovetaj respublikoj. Konkrete la iniciato intencas mallarĝigi la rilatojn kun Belorusio, Moldavio, Ukrainio, Azerbajĝano, Armenio kaj Kartvelio.

Inter la projektoj kadre de la partnereco troviĝas la kapital-investado disponigata de la EU en la regionon en limtempo ĝis 2013 kaj la serĉado de pliiĝo de komercaj rilatoj inter tiuj ĉi landoj kaj EU. La Orienta Partnereco funkcias ene de la Politiko de Eŭropa Unio pri Najbareco.

En la politika aspekto ĝi serĉas la plifortigon kaj stabiligon de la regiono kaj laŭgrada institucia alproksimiĝo de la menciitaj ŝtatoj al la EU, kiel Kartvelio aŭ Ukrainio kiu jam anoncis ke ilia celo je mez-longa limptempo estas la aliĝo al la EU.