Orienta Patrinmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta Patrinmontaro
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Monto San Rafael
(3 700 m)
Longeco 1 000 km km
Kontinento Ameriko
Situo  Meksiko
vdr
Mapo de Meksiko kun situo de Orienta Patrinmontaro.

Oienta PatrinmontaroOrienta Sierra Madre (aŭ tute en hispana : Sierra Madre Oriental) estas montaro en nordorienta Meksiko.

Priskribo

Spanante 1 000 km Orienta Patrinmontaro etendiĝas ekde Koaŭilo sude tra Novleono, sudokcidenta Tamaŭlipaso, Sanktluis-Potosio, Keretaro, kaj Hidalgo ĝis norda Pŭeblo, kie ĝi sin turnas al orienten-okcidenten iranta Sierra Nevada de centra Meksiko.

La marborda meksik-golfa ebenaĵo situas oriente de la Sierra, inter la montaro kaj la Meksika Golfo marbordo. Meksika Altebenaĵo, kiu havas averaĝan altitudon de 1 100 metroj, troviĝas inter Orienta Patrinmontaro kaj Okcidenta Patrinmontaro pli fore okcidenten.

La klimato de Orienta Patrinmontaro estas pli seka ol tiu de la pluvarbaraj areoj pli fore suden en Meksiko.

Ĉefaj plej altaj pintoj

La plej alta punkto Cerro San Rafael, je 3700 metroj super marnivelo, estas la plej alta punkto de Orienta Patrinmontaro kaj de la subŝtato Koaŭilo, kaj la dua en Meksiko pri la izolitaj montoj [1][2].

Ĉefaj Plej Altaj Pintoj de Orienta Patrinmontaro
Rango Montopinto Subŝtato Montaro Altitudo Prominenco Topografia izolado
1 Cerro San Rafael [3] PB. Koaŭilo Orienta Patrinmontaro 3 700 m 1 855 m 628 km
2 Sierra de la Marta [4] PB. Koaŭilo
Novleono
Orienta Patrinmontaro 3 700 m 607 km
3 Cerro el Potosí PB Novleono Orienta Patrinmontaro 3 700 m 1 380 m 570 km

Ekologio

Tiu longa kaj granda montaroĉeno estas fama por sia abunda biodiverseco kaj granda nombro de endemiaj specioj de plantoj kaj bestioj, ekde la seka nordo ĝis la pli humida sudo. La Pinaroj-kverkaroj de Orienta Sierra Madre troviĝas alt-altitude, inter 1 000 kaj 3 500 metroj super marnivelo [5]. Oriente, la tamaŭlipasaj kserofitaroj kovras la pli malaltajn deklivojn en Novleono kaj norda Tamaŭlipaso, dum la verakrucaj humidaj arbaroj okupas la pli malaltajn deklivojn de la centra montaro, kaj la orienta kaj suda fino de la ĉeno gastigas la verakrucajn montarbarojn. Okcidente de la montaro, la Meksika Altebenaĵo hejmigas dezertojn kaj kserofitarojn, inkluzive de Ĉiuaŭa Dezerto al nordo, la centr-altebenaĵaj kserofitaroj je la centra parto de la altebenaĵo, kaj la centra-meksikaj kserofitaroj je la suda altebenaĵo.

Multo de la plantaro kaj bestaro ankaŭ troviĝas en Okcidenta Patrinmontaro, kiu estas paralela al tiu montaro laŭlonge de okcidenta Meksiko.

Flaŭro

Pinaroj-kverkaroj estas superregataj de pluraj specioj de pinoj, kiaj Pinus nelsonii, P. cembroides, P. pseudostrobus, kaj P. arizonica, kaj de kverkoj, kiaj Quercus castanea kaj Q. affinis [5]. Kserofitaroj estas karakterizitaj de arbedoj, arbetoj, kaktoj, kaj sukulentoj. Montara arbustaro troviĝas super 1 700 m kaj hejmigas speciojn de la genroj kverko, arbuto, Yucca ( agavacoj ), Cercocarpus (rozacoj) kaj Bauhinia (fabacoj). Arbedaroj troviĝas sub 2 000 m kaj ili konsistas el plantoj kiuj altas 3 ĝis 5 m kiaj Helietta parvifolia, Neopringlea integrifolia kaj Acacia spp.[6]. La kanopeo de humidaj arbaroj estas superregataj de arboj kiuj altas ĝis 30 metroj, inkluzive de Brosimum alicastrum, Manilkara zapota, Celtis monoica, Bursera simaruba, Dendropanax arboreus, kaj Sideroxylon capiri[7].

Faŭno

Birdoj de la arbaro inkluzivas meksikan paruan, Cyrtonyx montezumae (Odontophoridae), Picoides stricklandi (pegedoj), Buteo abonotatus (akcipitredoj) kaj plurajn speciojn de korvedoj.

La koaŭilaj pinaroj-kverkaroj estas parto de la migrada vojo de Danaus plexippus [5].

Minacoj kaj konservado

La originaj vivejoj estas severe reduktitaj per senarbarigo por paŝtado kaj arbarekspluatado dum jarcentoj. Protektitaj areoj inkluzivas Nacian Parkon Cumbres de Monterrey en Meksiko kaj Nacian Parkon Big Bend en Teksaso.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Ŝablono:Reflist

  1. http://www.peakbagger.com/peak.aspx?pid=7981
  2. http://www.peakbagger.com/range.aspx?rid=172
  3. La pinto de Cerro San Rafael estas la plej alta punkto de Orienta Patrinmontaro en la subŝtato Koaŭilo
  4. La pinto de Sierra de la Marta je la limo kun Koaŭilo estas la plej alta punkto de la subŝtato Novleono
  5. 5,0 5,1 5,2 Sierra Madre Oriental pine-oak forests (NA0303). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Alirita 2010-08-22.
  6. Tamaulipan matorral (NA1311). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Alirita 2010-08-22.
  7. Veracruz moist forests (NT0176). WWF Full Reports. World Wide Fund for Nature. Alirita 2010-08-22.