Orienta Placo (Madrido)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La nunaj ĝardenoj.
Konstruaĵoj konstruitaj en la dua duono de la 19-a jarcento, destinita por hejmoj post la definitiva projekto de Narciso Pascual y Colomer.

La Orienta Placo (en la hispana Plaza de Oriente) troviĝas en la historia urboparto de la urbo Madrido Hispanio. Temas pri rektangula placo, kies definitiva dizajno estis en 1844 de Narciso Pascual y Colomer, heredanto de diversaj antaŭaj projektoj. Unu el la ĉefaj iniciantintoj estis la reĝo Jozefo la 1-a, kiu ordonis la malkonstruadon de la mezepokaj domoj kiu troviĝis tie.

La Placo estas regata de du el la plej signifaj konstruaĵoj de la ĉefurbo: ĝia okcidenta ĉirkaŭaĵo estas difinita de la Reĝa Palaco kaj la orienta de la Reĝa Teatro.

Krom la menciitaj konstruaĵoj, ĉi-placo gastigas diversajn art-historiajn ĝardenojn kaj skulptistan kolektaĵon, kie ĉefe elstaras la statuo al Filipo la 4-a, verkaĵo de la 17-a jarcento de Pietro Tacca. Ĝi estas konsiderata kiel la unua rajda statuo apogita sur la malantaŭaj piedoj de la ĉevalo.

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj teorioj pri la nomumado de la placo. La plej akceptata aludas al ĝia geografia situo, oriente de la Reĝa Palaco. Tial, tiu ĉi konstruaĵo ankaŭ estas konata kiel Orienta Palaco.

Alia hipotezo mencias la reĝon Jozefo la 1-a —kiu ricevis la popularan familian nomon Pepe Botella (Joĉjo Botelo)—, unu el la ĉefaj iniciatintoj de la konstruado de la placo ĉar li ordonis la malkonstruadon de la ekzistanta domaro en la ĉirkaŭo de la Reĝa Palaco. La ebla aparteno de Jozefo Bonaparte al la framasona loĝio kaj lia obeado al la Granda Oriento de Francio troviĝis en la origino de la nomo por la placo, baptita honore al ties loĝio.

Centraj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Monumento al Filipo la 4-a.
Rajda statuo de Filipo la 4-a, de Pietro Tacca.
Statuoj de la hispanaj reĝoj.
Monumento al la kaporalo Noval.

La centraj ĝardenoj ĉirkaŭas la monumenton al Filipo la 4-a, je kvadrata stilo, sekvante la barokan modelon de la ĝardenarto. Tiu ĉi estas la plej monumenta zono de la Orienta Placo, kaj pro la konstruaĵoj kiuj ĉirkaŭas ĝin (Reĝa Palaco, okcidente kaj Reĝa Teatro, oriente), kaj pro la arta valoro de ĝiaj skulptaĵoj.

Monumento al Filipo la 4-a[redakti | redakti fonton]

En la centro de la placo troviĝas monumento al Filipo la 4-a, sendube, la plej grava arta verkaĵo de la placo, flanke de la ĉirkaŭaj konstruaĵoj. Ĝi estas formata de rajda statuo de la monarko, realigata en la 17-a jarcento de Pietro Tacca, kaj piedestalo kun diversaj skulptaĵoj kaj du fontanoj de la 19-a jarcento. La monumento estis inaŭgurita la 17-a de novembro 1843, post kiam Izabela la 2-a (Hispanio) decidis translokigi la menciitan skulptaĵon al la Orienta Placo. Ĝiaj aŭtoroj estis Francisco Elías Vallejo (17821850) kaj José Tomás (1795-1848).

Statuoj de la hispanaj reĝoj[redakti | redakti fonton]

La placo gastigas la kolektadon de 20 hispanaj reĝoj, kiuj korespondas al kvin visigotoj kaj dek kvin monarkoj el la unuaj kristanaj regnoj de la Reconquista. Tiuj ĉi statuoj skulptataj en kalk-ŝtonoj estas disaj en du vicoj, kiuj sulkas la placon en direkto oriente-okcidente, je ambaŭ flankoj de la centraj ĝardenoj. Populare konataj kiel la gotaj reĝoj, ili markas la dividon inter la centra korpo de la placo kaj la Ĝardenoj de la kaporalo Noval, norde, kaj de Lepanto, sude.

La statuaro formas parton de serio dediĉata al ĉiuj monarkoj de Hispanio, konstruigita por la dekoracio de la Reĝa Palaco dum la regado de Fernando la 4-a. Ili estis faritaj inter 1750 kaj 1753. En la komenco la ideo estis la ornamado de la statuoj en la supera kornico de la palaco, sed ili neniam estis metitaj tie. Oni timis ke la kornico ne povus elteni la pezon, ankaŭ la tradicio rakontas ke la reĝino Bárbara de Braganza sonĝis ke la statuoj apokalipse falis de la palaco.

Finfine ili estis distribuitaj en diversaj lokoj de la urbo. En Madrido videblas, krom en la propra Orienta Placo, en la Parko Retiro, en la Ĝardeno Sabatini, en la Parko El Capricho kaj en la Pordo de Toledo. Kelkaj estis portitaj al aliaj provincoj, ekzemple, la statuoj de la Promenjeo Sarasate en Pamplono, kiu omaĝas la navarajn reĝojn.

La statuoj estis realigataj sub la gvidado de la skulptistoj de la Kortego Domenico Olivieri kaj Felipe de Castro, de multnombraj aŭtoroj, inter kiuj troviĝas Luis Salvador Carmona, Juan de Villanueva Barbales kaj Juan Pascual de Mena, krom Olivieri y De Castro.

Ĝardenoj de la kaporalo Noval[redakti | redakti fonton]

La ĝardenoj de la kaporalo Noval, ĉefe integritaj en la planteĵoj de platano, okupas la nordan parton de la Orienta Placo, kune al la strato San Quintín, per kiu estas permesata la promenado. Ĝiaj pleja artvaloraĵoj venas de la monumento tie starigata en 1912 memore al la kaporalo Luis Noval Ferrao (18871909), el kiu la ĝardenoj prenas sian nomon.

Ĝardenoj de Lepanto[redakti | redakti fonton]

La Ĝardenoj de Lepanto troviĝas en la suda parto de la placo. Ĝi estas limigita de la strato Bailén, kiu trairas okcidenten, paralele kun la arkaro de la Placo de la Armilaro; kaj de la strato Vergara, kiu aperas sude. Oriente troviĝas la strato Lepanto, de kiu ĝi prenas sian nomon.

20a jarcento[redakti | redakti fonton]

La placo estis simbole ege uzata dum la frankismo por manifestacioj de apogo al la diktatoro, ĉefe kiam venis problemoj por la frankisma reĝimo, la subtenantoj de la diktatoro uzis la ŝtatajn rimedojn por venigi amasojn da manifestaciantoj. Franko diskursis el balkono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]