Orienta Prusio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta Prusio en la jaroj 1923-1939.

Orienta Prusio, germane Ostpreußen [OSTprojsen], estas eksa provinco de Germanio, situanta ĉe la Balta maro. Ĝia teritorio nun apartenas al Rusio kaj Pollando.

Orienta Prusio origine estis la devenlando de la praaj prusoj, balta ne-kristana popolo, kiu ekde la jaro 1226 estis forte milite atakata de la Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu post 50-jara batalo ekstermis preskaŭ ĉiujn prusojn - tial ke tiu balta popolo nur postrestis en la vorto de la nun germanlingva regiono kaj de la novaj enloĝantoj de la regiono, kiuj ambaŭ germanlingve ricevis la nomon Preußen [PROJsen]. La kavalira ordeno starigis germanlingvan ordenan ŝtaton en Prusio, kiu akceptis kiel superan aŭtoritaton nur la papon. La ordena ŝtato grandigis sian teritorion unue norden al Livonio kaj Estonio, dum postaj jarcentoj denove perdis la nordajn teritoriojn, iĝis reĝlando kaj etendis sian regnon okcidenten.

Ĝis la unua divido de Pollando (1772) la nomo de la ŝtato estis simple Prusio (germane Preußen); poste oni nomis la eks-polan teritorion "Okcidenta Prusio" kaj kontraste la ĝistiaman Prusion Orienta Prusio.

Post la Unua mondmilito Okcidenta Prusio estis dividita inter Pollando kaj la Libera Urbo Dancigo (poste Gdansko); per tio Orienta Prusio estis dividita de Germanio per koridoro.

Post la Dua mondmilito Orienta Prusio estis dissolvita kaj dividita inter la Rusa Federacia Soveta Respubliko kaj Pollando. La norda triono de ĝia teritorio, kun la ĉefurbo Kaliningrado (Königsberg) estas nun la rusa provinco Kaliningrado; la suda parto estas la pola vojevodio Warmińsko-Mazurskie. En tiu parto oni permesis al la germanaj loĝantoj la restadon, dum Rusio/Sovetio forpelis la germanojn el la nordo.

Verkistoj el Orienta Prusio

Vidu ankaŭ