Orienta Sierra Madre
| Orienta Sierra Madre | ||
|---|---|---|
| Panoramo ekde aviadilo pasante Cerro San Rafael | ||
| La plej alta punkto | Monto San Rafael (3 700 m) |
|
| Kontinento | Ameriko | |
| Ŝtatoj | ||
Orienta Sierra Madre ( aŭ tute en hispana : Sierra Madre Oriental; Esperantigite : Orienta Patrina Montaro ) estas montaro en nordorienta Meksiko.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Spanante 1 000 km Orienta Sierra Madre etendiĝas ekde Koaŭilo sude tra Novleono, sudokcidenta Tamaŭlipaso, Sanktluis-Potosio, Keretaro, kaj Hidalgo ĝis norda Pŭeblo, kie ĝi sin turnas al orienten-okcidenten iranta Sierra Nevada de centra Meksiko.
La marborda meksik-golfa ebenaĵo situas oriente de la Sierra, inter la montaro kaj la Meksika Golfo marbordo. La Meksika Altebenaĵo, kiu havas averaĝan altitudon de 1 100 metroj, troviĝas inter Orienta Sierra Madre kaj Okcidenta Sierra Madre pli fore okcidenten.
La klimato de Orienta Sierra Madre estas pli seka ol tiu de la pluvarbaraj areoj pli fore suden en Meksiko.
Ĉefaj plej altaj pintoj [redakti]
La plej alta punkto Cerro San Rafael, je 3700 metroj super marnivelo, estas la plej alta punkto de Orienta Sierra Madre kaj de la subŝtato Koaŭilo, kaj la dua en Meksiko pri la izolitaj montoj [1][2].
| Rango | Montopinto | Subŝtato | Montaro | Altitudo | Prominenco | Topografia izolado |
|---|---|---|---|---|---|---|
| 1 | Cerro San Rafael [3] PB. | Koaŭilo | Orienta Sierra Madre | 3 700 m | 1 855 m | 628 km |
| 2 | Sierra de la Marta [4] PB. | Koaŭilo Novleono |
Orienta Sierra Madre | 3 700 m | 607 km | |
| 3 | Cerro el Potosí PB | Novleono | Orienta Sierra Madre | 3 700 m | 1 380 m | 570 km |
Ekologio [redakti]
Tiu longa kaj granda montaroĉeno estas fama por sia abunda biodiverseco kaj granda nombro de endemiaj specioj de plantoj kaj bestioj, ekde la seka nordo ĝis la pli humida sudo. La Pinaroj-kverkaroj de Orienta Sierra Madre troviĝas alt-altitude, inter 1 000 kaj 3 500 metroj super marnivelo [5]. Oriente, la Tamaŭlipasaj kserofitaroj kovras la pli malaltajn deklivojn en Novleono kaj norda Tamaŭlipaso, dum la Verakrucaj humidaj arbaroj okupas la pli malaltajn deklivojn de la centra montaro, kaj la orienta kaj suda fino de la ĉeno gastigas la Verakrucajn montarbarojn. Okcidente de la montaro, la Meksika Altebenaĵo hejmigas dezertojn kaj kserofitarojn, inkluzive Ĉiuaŭan dezerton al nordo, la Centr-altebenaĵajn kserofitarojn je la centra parto de la altebenaĵo, kaj la Centra-meksikajn kserofitarojn je la suda altebenaĵo.
Multo de la plantaro kaj bestiaro ankaŭ troveblas en Okcidenta Sierra Madre, kiu estas paralela al tiu montaro laŭlonge de okcidenta Meksiko.
Flaŭro [redakti]
Pinaroj-kverkaroj estas superregataj de pluraj specioj de pinoj, kiaj Pinus nelsonii, P. cembroides, P. pseudostrobus, kaj P. arizonica, kaj de kverkoj, kiaj Quercus castanea kaj Q. affinis [5]. Kserofitaroj estas karakterizitaj de arbedoj, arbetoj, kaktoj, kaj sukulentoj. Montara arbustaro troviĝas super 1 700 m kaj hejmigas speciojn de la genroj kverko, arbuto, Yucca ( agavacoj ), Cercocarpus ( rozacoj ) kaj Bauhinia ( fabacoj ). Arbedaroj troviĝas sub 2 000 m kaj ili konsistas el plantoj kiuj altas 3 ĝis 5 m kiaj Helietta parvifolia, Neopringlea integrifolia kaj Acacia spp.[6]. La kanopeo de humidaj arbaroj estas superregataj de arboj kiuj altas ĝis 30 metroj, inkluzive de Brosimum alicastrum, Manilkara zapota, Celtis monoica, Bursera simaruba, Dendropanax arboreus, kaj Sideroxylon capiri[7].
Faŭno [redakti]
Birdoj de la arbaro inkluzivas meksikan paruan, Cyrtonyx montezumae ( Odontophoridae ), Picoides stricklandi ( pegedoj ), Buteo abonotatus ( akcipitredoj ) kaj plurajn speciojn de korvedoj.
La koaŭilaj pinaroj-kverkaroj estas parto de la migrada vojo de Danaus plexippus [5].
Minacoj kaj konservado [redakti]
La originaj vivejoj estas severe reduktitaj per senarbarigo por paŝtado kaj arbarekspluatado dum jarcentoj. Protektitaj areoj inkluzivas Nacian Parkon Cumbres de Monterrey en Meksiko kaj Nacian Parkon Big Bend en Teksaso.
Vidu ankaŭ [redakti]
Referencoj [redakti]
- ↑ http://www.peakbagger.com/peak.aspx?pid=7981
- ↑ http://www.peakbagger.com/range.aspx?rid=172
- ↑ La pinto de Cerro San Rafael estas la plej alta punkto de Orienta Sierra Madre en la subŝtato Koaŭilo
- ↑ La pinto de Sierra de la Marta je la limo kun Koaŭilo estas la plej alta punkto de la subŝtato Novleono
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Sierra Madre Oriental pine-oak forests (NA0303). WWF Full Reports. Alirita 2010-08-22.
- ↑ Tamaulipan matorral (NA1311). WWF Full Reports. Alirita 2010-08-22.
- ↑ Veracruz moist forests (NT0176). WWF Full Reports. Alirita 2010-08-22.
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Nordameriko |