Orienta apusfalko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta apusfalko
Orienta apusfalko
Orienta apusfalko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Falco
Specio: F. severus
Falco severus
(Horsfield, 1821)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orienta apusfalko (Falco severus) estas specio de falko, tio estas rabobirdo el la familio de Falkedoj. Ĉar ĝi estas malgranda svelta falko oni atribuas ĝin al fermita grupo de similaj falkoj nomataj apusfalkoj kaj ofte konsiderataj subgenro nome Hypotriorchis.[1] Ĝi troviĝas el orienta Himalajo al suda Ĉinio, Hajnano kaj suden tra Filipinoj, Hindoĉinio al Suda Azio kaj Aŭstralazio.[2] Ĝi estis konstatita kiel vaganto en Malajzio. Formas superspecion kun la Aŭstralia apusfalko, F. longipennis kaj eble ankaŭ kun la Afrika apusfalko, F. cuvierii kaj la Alaŭdfalko, F. subbuteo. Variado de ĉi specio laŭ grando kaj plumaro estas klina kaj nesufiĉa por rasa diferencigo, do ĝi estas monotipa, tio estas, oni ne konas subspeciojn.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

El nordokcidenta Barato kaj Nepalo orientan al Junano, Guangdongo kaj Hajnano (suda Ĉinio), kaj suden tra Birmo, Tajlando kaj Hindoĉinio al Filipinoj, Javo kaj Sulaveso, kaj de tie orienten tra Nov-Gvineo al Salomonoj. Himalajaj birdoj vintras suden al suda Barato kaj al Srilanko.

Dieto kaj habitatoj[redakti | redakti fonton]

La Orienta apusfalko manĝas ĉefe insektojn. Ties tipaj habitatoj estas arbaraj areoj de malaltaj teroj kaj de arbaroj. Ili nestas en uzitaj nestoj de aliaj birdoj ĉu en arboj, en konstrukornicoj aŭ en klifoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo estas 27-30 cm longa kaj tre ruĝecbruna sube, bluecgriza supre kun nigra kapuĉo kaj pala gorĝo. Tiu specio ne havas sube la vertikalan striecon de la parenca Afrika apusfalko. La piedoj estas flavaj. Ankaŭ la kapobildo estas diferenca el tiu de la Afrika apusfalko nome malhelgrizaj al nigrecaj krono, nuko kaj la tuta vizaĝo enhavanta kaj la orelareon kaj la subvangon kie la Afrika apusfalko havas du nigrecajn striojn; tiele ĉe ĉi specio restas klare markata kolumo ne kompleta el la hela gorĝo al la nuko. La beko estas griza, pli malhela pinte pli hela baze, dum la vaksaĵo kaj okulringo estas flavaj kaj pli etendaj ol ĉe la Afrika apusfalko. La flugiloj estas longaj kaj ripoze preterpasas la vostopinton.

Junulo havas nigrajn striojn en sia ruĝecbruna brusto kaj havas makuletecan dorson.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helbig et al. (1994), Wink et al. (1998), Nittinger et al. (2005)
  2. Birding-Aus Mailing List Archives

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]