Orienta lariko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta lariko
Aŭtunkoloraj orientaj larikoj kune kun piceoj
Aŭtunkoloraj orientaj larikoj kune kun piceoj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Pinofitoj Pinophyta
Klaso: Pinopsidoj Pinopsida
Ordo: Pinaloj Pinales
Familio: Pinacoj Pinaceae
Genro: Lariko Larix
Larix laricina
(Du Roi) K. Koch
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La orienta lariko (Larix laricina) estas specio de lariko indiĝena en Kanado, ekde orienta Jukonio kaj Inuviko (Nordokcidentaj Teritorioj) orienten ĝis Novlando, kaj ankaŭ suden en nordorienta Usono ekde Minesoto al Cranesville Swamp (Okcidenta Virginio), Marilando; ekzistas ankaŭ disa populacio en centra Alasko. La loka nomo tamarack [1] estas de algonkena origino kaj ĝi signifas "ligno uzebla por neĝŝuoj".

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas malgranda ĝis mezgranda boreala konifero kaj decidua arbo atinganta alton de 10-20 metroj, kun trunkodiametro ĝis 60 centimetroj. Alidirite la orienta lariko do ne estas ĉiamverda. La arboŝelo estas firma kaj skvama, rozkolora, sed sub la elskvamiĝanta ŝelo ĝi povas prezentigi sin ruĝeta. La folioj estas pinglo-similaj, 2–3 cm longaj, hele bluverdaj, estiĝantaj hele flavaj antaŭ ol ili aŭtune defalas, lasante nude la palajn rozecajn-brunajn ŝosojn ĝis venontprintempe. La pingloj estas spirale aranĝataj sur longaj ŝosoj kaj densarete sur la branĉetoj. La strobiloj estas la plej malgrandaj el iu ajn larikospecio, nur 1-2,3 cm longaj, kun 12-25 semskvamoj; ili estas hele ruĝaj, fariĝante brunaj kaj malfermante ĉe la liberigo de la semoj kiam mature, 4 ĝis 6 monatojn post polenado.

Ŝlosiltrajtoj [2]:

  • la pingloj normale estiĝas sur mallonga ŝoso en grupoj de 10-20 pingloj;
  • la orienta lariko estas decidua kaj la pingloj fariĝas flavaj en aŭtuno;
  • la semstrobiloj estas malgrandaj, malpli ol 2 cm longaj, kun brilsurfacaj brunaj skvamoj;
  • la orienta lariko ofte troviĝas en marĉoj, torfejoj, kaj aliaj malaltaĵaj areoj.

Disvastiĝo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Orientlarikaj folioj kaj strobiloj en aŭgusto. La pli hele ruĝecaj strobiloj estas de la nuna jaro; la pli malhelaj brunaj strobiloj datiĝas de la antaŭaj jaroj.

Tiu nearktisa specio estas tre malvarmtolerema, kapabla postvivi temperaturojn malsupre de almenaŭ −65 °C, kaj ofte ĝi vegetas ĉe la arkta arbarolimo ĉe la rando de la tundro. Arboj en tiuj severaj klimataj cirkonstancoj estas pli malgrandaj ol tiuj pli for sude, ofte nur 5 m altaj. La orienta lariko povas toleri larĝan gamon da grundokvalitoj sed vegetas plej ofte en marĉoj en humidaj organikaj grundoj kiel ekzemple sfagno-torfo kaj ligneca torfo. La arbospecio estas trovata sur mineralaj grundoj kiuj varias de peza argilo ĝis kruda sablo; tiel la teksturo ne ŝajnas esti limiganta faktoro. Kvankam la orienta lariko povas kreski bone sur kalkecaj grundoj, ĝi ne estas abunda sur la kalkŝtonareoj de orienta Ontario.

La orienta lariko estas ofte pioniro[3].

La orienta lariko estas ĝenerale la unua forstarbo se temas pri invadi plen-lagajn marĉojn. En la Lagŝtatoj, la orienta lariko unue povas aperi en la kareksotavolo, sfagnomusko, aŭ ne ĝis la marĉa arbedstadio. Pli for norde, ĝi estas la pionirarbo en la marĉa arbedstadio. La orienta lariko estas sufiĉe bone adaptata por reproduktigi sin sukcese sur brulitaj terenoj, tiel ke ĝi estas unu el la komunaj pioniroj sur ejoj en la tajgo tuj post fajro.

La centralaska populacio, apartigata de la orientjukoniaj populacioj per interspaco de proksimume 700 kilometroj, estas traktata kiel diferenca vario Larix laricina var. alaskensis fare de kelkaj botanikistoj, kvankam aliaj argumentas ke ne estas sufiĉe klare diferenca por tio.

Asociata arbarkovraĵo[redakti | redakti fonton]

Juna arbo kun aŭtunkoloroj.

La orienta lariko formas ampleksajn unuspeciajn arbareojn en la boreala regiono de Kanado kaj en norda Minesoto. En la resto de sia usona arealo en Maraj Provincoj, la orienta lariko troviĝas loke kaj en unuspeciaj kaj en mikaj arbareroj. Ĝi estas grava komponanto en la arbarkovraĵ-tipoj de la SAF (Societo de Amerikaj Forstistoj) "orienta lariko" kaj "nigra piceo-orienta lariko". La nigra piceo (Picea mariana) estas kutime la precipa kunulo de la orienta lariko en miksaj arbareroj en ĉiuj ejoj. La aliaj plej oftaj kunuloj inkludas la balzaman abion (Abies balsamea), la blankan piceon (Picea glauca), kaj la ŝajntremolan poplon (Populus tremuloides) en la boreala regiono.

En la pli bonaj organikaj grundoj en la norda arbarregiono, la plej oftaj kunuloj estas la okcidenta tujo (Thuja occidentalis), la balzama abio, la nigra frakseno (Fraxinus nigra), kaj la ruĝa acero (Acer rubrum). En Alasko, la ŝajntremola poplo kaj la orienta lariko preskaŭ neniam troviĝas kunaj. Pliaj komunaj kunuloj estas la amerika ulmo (Ulmus americana), la balzama poplo (Populus balsamifera), la Banks-pino (Pinus banksiana), la paperbetulo (Betula papyrifera), la Kenai-betulo (B. papyrifera var. kenaica), kaj la alegana betulo (B. alleghaniensis). La orientlarikaj arbareroj ne donas multe da ombro kaj tiel havas densan arbedan subarbaraĵon kaj herbojn. Ĉar la arbospecio havas vastan arealon, granda subarbaraĵa varieco estas asociata kun si. Dominanta arbedaro inkludas malaltajn betulojn (Betula glandulosa kaj Betula pumila), salikojn, Alnus rugosa, kaj Cornus stolonifera. Arbustoj ampleksas Ledum groenlandicum, Andromeda glaucophylla, Chamaedaphne calyculata, kaj Vaccinium oxycoccos. Karakterize la herba kovraĵo inkludas Carex spp., Eriophorum spp., Smilacina trifolia, Potentilla palustris, Caltha palustris, kaj Menyanthes trifoliata. La grundokovraĵo kutime konsistas el sfagnoj kaj muskoj.

Florado kaj fruktado[redakti | redakti fonton]

La orienta lariko estas monoika. Masklaj kaj femalaj infloreskoj estas etaj, aŭ izolaj aŭ du- aŭ triopaj, kaj aperas kun la pingloj. Masklaj floroj estas flavaj kaj precipe estiĝas sur unu- aŭ dujaraj branĉetoj. Femalaj floroj similas etegajn rozojn. Ili estas kolore ruĝecaj/brunpurpuraj, havas pinglojn je sia bazo kiuj estas pli mallongaj kaj pli bluaj ol la aliaj pingloj sur la arbo. Ili plej kutime estiĝas sur 2- al 4-jaraj branĉetoj, sed multaj ankaŭ aperas sur 5-jaraj aŭ pli maljunaj. La strobiloj estiĝas sur junaj ŝosoj de fortaj arboj. Sur duonarbaraj arboj, la strobiloj estiĝas sur ĉiuj partoj de la arbokronoj. Maturaj strobiloj estas brunaj, oblongaj-ovoidaj, kaj 13 al 19 mm longaj.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Orientlarika bonsajo.

La ligno estas rezista kaj daŭrebla, sed ankaŭ fleksa por maldikaj strioj, kaj estis uzata de la algonkena popolo por fari neĝŝuojn kaj aliajn produktojn kie rezistemo estis bezonata. La naturaj kurbiĝoj en la trunkoj aŭ la radikoj ankaŭ estas preferataj por la kreado de "genuo"-strukturoj en lignaj boatoj. Nuntempe, la ligno precipe estas uzata por fibroligno, sed ankaŭ por stangoj, palisoj, kruda konstruligno, kaj brulligno; ĝi havas malmulte da komerca signifo [4]. Ĝi ankaŭ estas kreskigata kiel ornama arbo en ĝardenoj en malvarmaj regionoj. Pluraj nanaj kulturvarioj estas kreintaj kiuj estas komerce disponeblaj [5][6]. La orienta lariko estas komune uzato por bonsajoj [7]. Orientlarikaj stangoj estis uzataj por rondlignaj vojoj kaŭze de ties putriĝrezistemo. Orientlarikaj arboj estis uzataj antaŭ 1917 en Alberto por marki mezurendajn sekciojn en urboj. Ili estis uzataj de la kontrolistoj ĉar ĉiam la tre putriĝrezistema ligno estis tuj disponebla en la sovaĝejo kaj estis facile portebla.

La indiĝenaj popoloj de la kanadaj nordokcidentaj regionoj estis uzantaj la internan arboŝelon kiel kataplasmon por kuraci tranĉvundojn, infektitajn vundojn, frostiĝojn, furunklojn kaj hemoroidojn. La ekstera ŝelo kaj la radikoj ankaŭ estus estintaj uzataj kun alia planto kiel kuracilon kontraŭ artrito, malvarmumo kaj ĝeneralaj doloro kaj sufero [8].

Reago al konkurado[redakti | redakti fonton]

La orienta lariko tute ne estas ombro-tolerema. Kvankam ĝi povas rezisti al iom da ombro dum la unuaj jaroj, ĝi bezonas estiĝi dominanta por postvivi. Kiam miksita kun aliaj specioj, ĝi devas troviĝi kanopea. La arbospecio estas bona mem-stucanto, kaj trunkoj de 25- al 30-jaraj arboj povas esti senbranĉaj je duono aŭ du trionoj de sia longo.

Ĉar la orienta lariko estas tre ombro-netolerema, ĝi ne reproduktigas sin en sia propra ombro. Konsekvence, la pli tolerema nigra piceo eventuale anstataŭas la orientan larikon en malriĉaj torfejoj, dum la okcidenta tujo, la balzama abio, kaj aptaj angiospermoj postsekvas la orientan larikon en bonaj marĉaj lokoj. Periodaj simfitaj plagoj tra la orientlarika arealo verŝajne rapidigas la kutiman sukcesion al nigra piceo aŭ aliaj specioj.

Diversaj provoj pri natura kaj arta reproduktado indikas ke la konkuranta vegetaĵaro malhelpas la orientlarikan establon.

La orientlarika ombro-netoleremo implicas la uzadon de samaĝo-mastrumado. Iuj formoj de senarbigo aŭ semarba hakado ĝenerale estas konsiderata kiel la plej bona silvikultura sistemo ĉar la orientlarikaj semoj ŝajne pli bone ĝermas en la malferma kampo, kaj la plantidoj praktike postulas la plenan lumon por postvivi kaj bone kreskadi. La orienta lariko estas ĝenerale sufiĉe vent-rezistema por permesi sukcesan semarban sistemon. Kontentiga orientlarika restarigo, tamen, ofte postulas iaspecan preparadon, kian grundovundadon aŭ herbicidoŝprucado.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Earle, Christopher J.. Larix laricina. Gymnosperm Database. Alirita 2011-05-28.
  2. angle Barnes, Burton V.. (September 15, 1981) Michigan Trees. University of Michigan Press. ISBN 978-0-472-08018-2.
  3. angle . Black Spruce. GlobalTwitcher.com (November 24, 2008). Arkivita el la originalo je 2011-10-05. Alirita 2011-05-28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-05. Alirita 2014-04-20.
  4. angle Uchytil, Ronald J.. Larix laricina. Fire Effects Information System. US Forest Service (1991).
  5. angle Larix laricina. University of Connecticut. “Dwarf forms include: 'Blue Sparkler', with bluish foliage; 'Deborah Waxman', which reaches 4' in time; 'Lanark', which grows very low and wide; and 'Newport Beauty', a tiny form probably never exceeding 2' tall and wide.”.
  6. angle Larix Laricina: Cultivar List. Encyclopedia of Conifers. Royal Horticultural Society.
  7. angle Joyce, David. (2006) The Art of Natural Bonsai: Replicating Nature's Beauty. Sterling Publishing Company, p. 154. ISBN 9781402735240. “As bonsai, they are my favorite genus because of their speed of growth, hardiness, ease of wiring and shaping, and, most of all, for their beautiful foliage color in spring and autumn.”.
  8. angle Marles, Robin James. (2009) Aboriginal Plant Use in Canada's Northwest Boreal Forest. Canadian Forest Service. ISBN 9780660198699.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]