Orienta marĉa cirkuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta marĉocirkuo

Orienta marĉocirkuo
Orienta marĉocirkuo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio: Cirkuenoj Circinae
Genro: Circus
Specio: C. spilonotus
Circus spilonotus
(Kaup, 1847)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orienta marĉocirkuo (C. spilonotus) estas rabobirdo de la subfamilio de cirkuoj kaj familio de Akcipitredoj. Ili estas mezgrandaj rabobirdoj kaj la plej grandaj el cirkuoj, kun plej larĝaj flugiloj. Ili reproduktiĝas proksime de malsekejoj kaj en densaj junkejoj.

Fakuloj diferencigas tri apartajn sed tre rilatajn speciojn, nome: la Okcidenta marĉocirkuo (Circus aeruginosus), la Orienta marĉocirkuo (C. spilonotus) kaj la Aŭstralazia cirkuo (C. approximans).

Ili estis iam konsiderataj ununura specio tutmonda (escepte Ameriko), kaj tri subspecioj: la okcidenta (C. aeruginosus aeruginosus), orienta (C. aeruginosus spilonotus), kaj la aŭstralazia (C. aeruginosus approximans).

Ili reproduktiĝas en malsekejoj kaj herbejoj de suda Siberio, norda Mongolio, nordorienta Ĉinio, Manĉurio kaj Japanio, kaj plej nordaj vintras en sudorienta Azio, Filipinoj kaj norda Borneo.

Kiel aliaj cirkuoj, ĝi ĉeestas malfermajn, humidajn mediojn kaj estas videblaj super rizkampoj ŝvebante plie ol flugante. Estas du subspecioj, nome: C. s. spilonotus de orienta Azio, kaj C. s. spilothorax, de Novgvineo kaj najbaraj insuloj, kiu iam estis konsiderata aparta specio ofte nomata Papua cirkuo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas 48 al 58 cm longa kun enverguro de 113 al 137 cm; kiel ĉe plej parto de rabobirdoj, la ino estas kutime pli grandaj ol la masklo. La maskla plumaro estas varia; tipe la kapo, brusto, dorso kaj flugilkovriloj estas nigrecaj kun pala strieco. La resto de la flugilo estas griza kun nigraj flugilpintoj kaj blanka antaŭbordo. La vosto estas griza, la pugo estas blanka kaj la subaj partoj estas ĉefe blankaj. La ino estas malhelbruna kun sablokolora strieco en kapo kaj subaj partoj. La pugo estas ofte blankeca kaj la vosto havas malhelajn striojn. Junuloj estas malhelbrunaj kun sablokoloro en kapo kaj pala makulo en subflugiloj.

Ĝi estas kutime silentema sed havas miaŭan alvokon kiu estas plej ofte elsendata el ripozejoj.

Distribuado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiuj palearktisaj birdoj estas ĝenerale migrantaj krom la Papua marĉocirkuo kiu estas specio aŭ subspecio de loĝantaj birdoj. La reprodukta teritorio kovras nordorientan Ĉinion, Mongolion kaj sudorientan Siberion (tiom for okcidente kiom ĝis la Lago Bajkalo) kaj malgrandaj nombroj en norda Japanio (Hokkaidō kaj norda Honŝuo). Estas ioma koincido kun la Okcidenta marĉocirkuo ĉirkaŭ la Lago Bajkalo kaj okazas interreproduktado.

La vintra teritorio inkludas sudan Ĉinion, Tajvanon, Koreion, sudan Japanion, nordorientan Baraton, Bangladeŝon kaj sudorientan Azion tiom for sude kiom ĝis Filipinoj, Borneo kaj Sumatro. Grandaj nombroj de birdoj migras laŭlonge de la ĉina marbordo kaj miloj pasas tra lokoj kiaj Beidaihe dum aŭtuno.

Ties preferata habitato estas malferma kamparo kia marĉoj, rizkampoj kaj herbejoj.

Dieto kaj reproduktado[redakti | redakti fonton]

Por ĉasado tiu specio flugas malalte supergrunde havante flugilojn kiel neprofunda V. Ties predoj estas malgrandaj mamuloj, birdoj kaj ranoj.

La reprodukta sezono ekas aprile. La nesto estas farata el bastonetoj kaj konstruita surgrunde, kutime en kanejoj. La ino demetas 4 al 7 ovojn, kiuj estos kovataj dum 33 al 48 tagoj. La elnestiĝo de la idoj okazas post 35 al 40 tagoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Mark A. Brazil (1991) The Birds of Japan, Christopher Helm, London
  • Roger Clarke (1995) The Marsh Harrier, Hamlyn, London.
  • John MacKinnon & Karen Phillipps (2000) A Field Guide to the Birds of China. Oxford University Press.
  • Craig Robson (2002) A Field Guide to the Birds of South-East Asia. New Holland, London.