Pala hipolao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orienta olivhipolao)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pala hipolao
Pala hipolao
Pala hipolao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Akrocefaledoj Acrocephalidae
Genro: Hippolais
Specio: H. pallida'
Hippolais pallida
(Hemprich kaj Ehrenberg, 1833)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Iduna pallida elaeica MHNT

    La Orienta olivhipolaoPala hipolao (Hippolais pallida) estas birdo de la grupo de la hipolaoj. Ĝi estas nuntempe konsiderata membro de la akrocefalenaj hipolaoj, de la familiode la Akrocefaledoj, en la genro Hippolais . Ĝi estis iam konsiderata parto de pli ampleksa specio nome la Olivhipolao, sed sekve de moderna taksonomia disvolviĝo, tiu specio estas nuntempe plej ofte konsiderata kiel du specioj kiuj estas la jenaj:

    • Izabela hipolao, Hippolais opaca, and
    • Orienta aŭ Pala hipolao, Hippolais pallida.

    Ĝi estas malgranda paserina birdo, troviĝanta en seka malferma kamparo, inklude terkultivejoj, kun arbustoj aŭ kelkaj arboj. La ino demetas 2-3 ovojn en nesto malalte en subkreskaĵaro aŭ arbusto. Kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, la Pala hipolao estas insektovora.

    Ĝi estas malgranda birdo, pli kiel tre pala Kanbirdo ol ties parenco la Melodia hipolao. Plenkreskuloj havas tute palbrunan dorson kaj blankecajn subajn partojn. La beko estas forta kaj pinteca kaj la kruroj grizaj. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de akrocefaledoj, sed junuloj estas pli sablokoloraj ventre. Ili havas karakteran subenan vostomovon.

    La Pala hipolao reproduktiĝas en sudorienta Eŭropo kaj Mezoriento. Ĝi estas migranta specio, kiu vintras en subsahara Afriko aŭ en Arabio. Ĝi estas rara vaganto en norda Eŭropo.

    La Izabela hipolao estas iom pli granda kaj havas pli brunan nuancon en la supraj partoj ol la Pala hipolao, kiu havas pli verdecan nuancon kaj estas malfacile separebla de la Rama hipolao, Hippolais rama. Ĝi havas ankaŭ pli grandan bekon. La kanto estas rapida nazeca balbutado.

    Distribuado[redakti | redakti fonton]

    En Nordafriko oni supozas, ke la Pala hipolao de la subspecio reiseri estas surloke komuna kiel reproduktanta specio en sudorienta Maroko.[1]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Salewski, Volker, Herbert Stark and Bernd Leisler (2009) Olivaceous Warblers in Southeast Morocco British Birds 102(3): 116-21