Orienta platgermana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orienta platgermana lingvo
lingvo
platgermana lingvo
Parolata en Germanio, Pollando
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko

Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Platgermana lingvo
Orienta platgermana
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 gem
  Glottolog nort2627
Angla nomo East Low German
Franca nomo bas allemand oriental
vdr

La orienta platgermana lingvo (aŭ orienta malaltgermana lingvo) estas grupo de platgermanaj lingvaj dialektoj parolata en nordorienta Germanio kaj ankaŭ fare de malplimultoj en norda Pollando. Kune kun la okcidenta platgermana lingvo, ĝi konsistigas la platgermanan lingvon.

Parencaj lingvoj

La orienta platgermana lingvo apartenas al la dialekta kontinuaĵo de la kontinentaj okcidentaj ĝermanaj lingvoj.

En la okcidento ĝi fande enfadiĝas en la okcidentan platgermanan lingvon. Tian distingon oni kutime faras atentante la pluralajn finaĵojn de la verboj: En la orientaj platgermanaj tiuj finaĵoj estas bazitaj sur la malnova unua/tria-persona finaĵo: -e(n), dum ke la okcidentaj platgermanaj finaĵoj estas bazitaj sur la malnova dua-persona finaĵo: -(e)t. La diskategoriigon de la platgermanaj lingvaj dialektoj en orientan kaj okcidentan grupojn ne faras ĉiuj lingvistoj.

En la sudo, ĝi enfadiĝas en la orienta centra germana. La diferenco estas ke la diversajn orientajn platgermanajn lingvojn ne afektis la altgermana konsonanta ŝovo. La areoj afektitaj de la altgermana konsonanta ŝovo estas ankoraŭ disvastiĝanta hodiaŭ, aparte la berlina dialekto, kiu estas gajnanta super la brandenburga dialekto de kiu ĝi estas ĉirkaŭita.

Dialektoj

Orientaj Platgermanaj lingvaj dialektoj estas:

Ĝi ankaŭ inkluzivas:

La Baltendeutsch estas alt-germana variaĵo influita de la orienta platgermana lingvo antaŭe parolata de germanoj en Baltio.

La Patro Nia en Plautdietsch

Ons Voda em Himmel,
lot dien Nome jeheilicht woare;
lot dien Ritjdom kome;
lot dien Welle jedone woare,
uck hia oppe Ed, soo aus em Himmel;
jeff ons Dach fe Dach daut Broot, daut ons fehlt;
en vejeff ons onse Schult,
soo aus wie den vejewe, dee sich jeajen ons veschuldicht ha;
en brinj ons nich en Vesetjunk nenn,
oba rad ons von Beeset.

Verkistoj

Fritz Reuter estas iu el la plej famaj platgerman-lingvaj verkistoj.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj