Orienta provinco de Kenjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
orienta provinco
Eastern in Kenya.svg
Bazaj informoj
Ĉefurbo Embu (Kenjo)
Areo 154 354 km²
Loĝantaro 5 456 190 (stato: kalkulo de 2008)
ISO-kodo KE-400
v  d  r
Information icon.svg

La orienta provinco (svahile Mkoa wa Mashariki, angle Eastern Province) estas unu el sep provincoj de Kenjo. La provinco kovras areon de 154 354 kvadrataj kilometroj kaj laŭ kalkulo de 2008 ĝi havis 5 456 190 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 35 homoj laŭ kvadrata kilometro. Administra centro estas la urbo Embu (Kenjo). La provinco plu dividiĝas je dek tri distriktoj.

Kiel la nomo indikas, la provinco situas tendence en la oriento de la lando, almenaŭ oriente de la nacia ĉefurbo Najrobo. Pli oriente tamen ankoraŭ situas la nordorienta provinco de Kenjo, lime de Somalio kaj ne vere pli norde ol la orienta provinco. Ĉe la norda flanko la orienta provinco limas je Etiopio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]