Orienta pumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
EasternCougar.jpg
EasternCougar

Orienta pumo (Puma concolor couguar) estas konsiderata de multaj pripumaj biologoj kiel subspecio de la Nordamerika pumo, dum aliaj kredas, ke ĵusa genetika enketado sugestas, ke ĉiuj nordamerikaj pumoj estas ununura subspecio. La orienta subspecio estis supozata formortinta de Fiŝkapta kaj Natura Servo de Usono (USF&WS) laŭ ties enketado de 2011, dum paralela kanada organizo ne decidis sintenon pri la afero.

La fakuloj de USF&WS kredas, ke la pumoj troviĝintaj en orienta Nordameriko dum ĵusaj jaroj havas genetikajn originiojn en Sudameriko (kiel kaptivaj fuĝantoj) aŭ estas el okcidenta Nordameriko (kiel vagantaj individuoj). Aliaj diras, ke tiuj katoj estas survivintaj membroj de la orienta subspecio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]