Orientafrika frankolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orientafrika frankolino
Orientafrika frankolino, ilustraĵo de S. p. psilolaema fare de Joseph Smit, 1893
Orientafrika frankolino, ilustraĵo de S. p. psilolaema fare de Joseph Smit, 1893
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. psilolaema
Francolinus psilolaema
(Gray, 1867)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Orientafrika frankolino (Scleroptila psilolaemaFrancolinus psilolaema) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiu specio de Francolinus en la genro Scleroptila kun F. streptophorus, F. levaillantii, F. africanus, F. finschi, F. shelleyi kaj F. levaillantoides.

Temas pri frankolino malhelbruna kaj strieca en krono kaj subaj partoj, kun helbruna superokula strizono, dividita per tre fajna nigra strio, malhelbruna strio malantaŭokule kaj subokula nigra strio, dum la gorĝo estas blankeca kun multaj nigraj punktoj. La subaj partoj estas sablokoloraj kun ruĝecaj makuloj en flankoj. La kruroj estas flavecaj.

Ĝi troviĝas en marĉoj de altaj teroj de Etiopio, Kenjo kaj Ugando. La subspecio de tiuj lastaj du landoj estas foje konata kiel Elgona frankolino. Kompare kun la nomiga subspecio de Etiopio, la Elgona frankolino estas pli brilar (pi ruĝeca) kaj ne havas nigrajn punktojn en la gorĝo, kio kondukas al konflikta konsidero de taksonomio.[1] Kvankam plej parto de fakuloj pluhavas ĝin kiel subspecio de la Orientafrika frankolino, oni sugestis, ke estus specio (S. elgonensis), aŭ subspecio de la Ŝelia frankolino (S. shelleyi elgonensis),[1] aŭ eĉ hibrido inter la Orientafrika kaj la Levajanta frankolinoj.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 McGowan, P. J. K. (1994). Moorland Francolin (Francolinus elgonensis). Pp. 494 in: del Hoyo, J., Elliott, A., & Sargatal, J. eds. (1994). Handbook of the Birds of the World. Vol. 2. New World Vultures to Guineafowl. Lynx Edicions, Barcelon. ISBN 84-87334-15-6
  2. McCarthy, Eugene M.. (2006) Handbook of avian hybrids of the world. Oxford University Press US, p. 50. ISBN 9780195183238.