Orientaj Karpatoj
| Orientaj Karpatoj | ||
|---|---|---|
| Montaro Rodna en Orientaj Karpatoj. | ||
| La plej alta punkto | Pietrosul (2.303 m) | |
| Kontinento | Eŭropo | |
| Ŝtatoj | ||
Orientaj Karpatoj estas geomorfologia provinco de Karpatoj en ĝia meza parto sur la teritorio de Slovakio, Pollando, Ukrainio, Rumanio. Kiel ilia fino kaj trairo al Okcidentaj Karpatoj estas konsiderata Trapasejo Kurovské (sk: Kurovské sedlo, pl :Przełęcz Tylicka (683 m s.m.)) sur slovaka-pola limo. (Iuj aŭtoroj konsideras geomorfologian tutecon Malataj Beskidoj, kiel parto de Okcidentaj Karpatoj kaj pro tio limo inter Orientaj Karpatoj kaj Okcidentaj Karpatoj oni metas en la Lupkovska trapasejo (sk: Lupkovské sedlo, pl: Przełęcz Łupkowska (640 m s.m.)). Suda fino de la provinco turniĝas okcidenten kaj en trapasejo Predeal trairas en Sudaj Karpatoj (ru: Carpaţii Meridionali). En tuteco troviĝas la plej alta monto de ukrainio Hoverla (2 061 m), sed la plej alta estas rumania Pietrosul (2 303) m.
Orientaj Karpatoj dividiĝas:
- Eksteraj Orientaj Karpatoj (fliŝaj, la plej alta monto Hoverla, 2 061 m)
- Enaj Orientaj Karpatoj (kristalo-vulkanaj, la plej alta monto Pietrosul, 2 303 m)
Fonto [redakti]
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Vidu ankaŭ [redakti]
Galerio [redakti]
Klaku je la bildo pro ĝia prigrandiĝo.
