Orientaj eklezioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Orientaj eklezioj (lat. Ecclesiae orientales) estas la Bizanca ortodoksa eklezio, la Orientaj ortodoksaj eklezioj, la Asiria Eklezio de la Oriento, kaj la Orientaj katolikaj eklezioj, originintaj en orienta Eŭropo, okcidenta Azio kaj Egiptujo, grandparte sur la teritorio de la iama bizanca imperio. La nomo distingas tiujn ĉi ekleziojn disde la okcidenta aŭ latina eklezio.

La nomo baziĝas parte sur la politika geografio de la Romia Imperio, kiu en la malfrua antikveco disfendiĝis en Okcident-Romia kaj Orient-Romia Imperioj, kaj parte sur la fakto ke la Eklezio de la Oriento (el kiu devenas la Asiria Eklezio de la Oriento, la Ĥaldea katolika Eklezio kaj la Siria-malabara katolika eklezio) ekestis en regionoj oriente de tiuj imperioj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]