Orientaliso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Orientaliso
ekoregiono
ekozono [+]
Koordinatoj7° 0′ 0″ N, 97° 0′ 0″ O (mapo)797Koordinatoj: 7° 0′ 0″ N, 97° 0′ 0″ O (mapo) [+]

Orientaliso (Tero)
Orientaliso (Tero)
Vikimedia Komunejo:  Indomalaya [+]
vdr
La orientalisa ekozono (verde).

La orientaliso [1], orientalisa ekozonohindomalaja ekozono estas unu el la ok ekozonojbiogeografiaj regnoj kiuj kovras la tersupraĵon de la planedo. Ĝi etendiĝas sur plejparto de Suda kaj Sudorienta Azio kaj sur la sudaj partoj de Orienta Azio [2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Situo de la orientalisa ekozono.

La orientalisa ekozono etendiĝas ekde Afganujo kaj Pakistano trans la Hinda subkontinento kaj Sud-Orienta Azio ĝis malaltaĵara suda Ĉinujo, kaj trans Indonezio ĝis Javo, Balio, kaj Borneo, oriente de kiu troviĝas la linio de Wallace, kiu disigas la orientalisan de la aŭstralazia ekozono. La orientalisa ekozono ankaŭ inkluzivas la Filipinojn, la malaltaĵarojn de Tajvano, kaj la japana Rjukju-insularo.

Origine la plimulto de la orientalisa ekozono estis arbarkovrata, pleje de tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj, de tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj kiuj ofte dominas en multo de Hindujo kaj en grandaj partoj de Sud-Orienta Azio. La tropikaj humidaj arbaroj de la orientalisa ekozono estas superregataj de arboj el la familio de la dipterokarpacoj (Dipterocarpaceae).

Ĉefaj ekologiaj partoj[redakti | redakti fonton]

La Monda Natur-Fonduso (WWF) disigas la orientalisan ekozonon en tri ekoprovincojn (aŭ biolandojn), kiujn ĝi difinas kiel "geografiajn grupojn de ekoregionoj povinte enteni diversajn tipojn da biotopoj, sed prezentante fortajn biogegrafiajn afinecojn, speciale je taksonomiaj niveloj pli altaj ol la specia nivelo (genro, familio)."

Tiu ĉi ekoprovinco kovras la plimulton de Barato, Pakistano, Bangladeŝo, Nepalo, Butano kaj Srilanko. La Hindukuŝa, Karakoruma, Himalaja, kaj Patkaja montaroj limigas la ekoprovincon je la nordokcidento, la nordo, kaj nordoriento; tiuj montaroj estis formataj pro la kolizio de la norden drivanta Hinda subkontinento kun Azio, ekante antaŭ 45 milionoj da jaroj. Hindukuŝo, Karakorumo kaj Himalajo estas gravaj limoj inter la subtropika kaj tropikaj flaŭro kaj faŭno de la Hinda subkontinento kaj la klimate mezvarma palearktiso.

La hindoĉina ekoprovinco ampleksas la plimulton de la kontinenta Sud-Orienta Azio, inkluzive de Birmo, Tajujo, Laoso, Vjetnamujo, kaj Kamboĝo, kaj la subtropikaj arbaroj de suda Ĉinujo.

Malesia estas botanika provinco kiu troviĝas al ambaŭ flankoj de la limo inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Ĝi inkluzivas la Malajan duoninsulon kaj la okcidentajn indoneziajn insulojn (konataj kiel Sunda Lando), Filipinojn, la orientajn indoneziajn insulojn, kaj Novgvinejon. Kvankam Malesia el botanika vidpunkto estas sufiĉe homogena, la partoj okcidente kaj oriente de la linio de Wallace forte diferencas rilate al bestaj specioj. Sunda Lando samhavas sian faŭnon kun kontinenta Azio, dum la insuloj oriente de la linio de Wallace aŭ malhavas ter-mamulojn, aŭ hejmigas ter-faŭnon origina el Aŭstralio, kiu inkluzivas marsupiulojn kaj strutoformajn birdojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Diversaj vegetaĵaro-tipoj en la orientalisa ekozono.

La flaŭro de la orientalisa ekozono miksas elementojn el la malnovaj superkontinentoj de Laŭrazio kaj Gondvano. Unue gondvanaj elementoj venis el Hindujo, kiu apartiĝis ekde Gondvano proksimume antaŭ 90 Ma, portante norden ĝiajn flaŭron kaj faŭnon de gondvana origino. Tiuj ĉi inkluzivis fiŝojn de la familio de la Cichlidae kaj angiospermajn familiojn kiel la Crypteroniaceae kaj eble la Dipterocarpaceae. Hindujo koliziis kun Azio antaŭ 30-45 Ma, kaj interŝanĝis speciojn. Pli tarde, kiam Aŭstralio-Novgvineo norden flosis, la kolizio de la aŭstralia kaj azia tektonaj platoj suprenpuŝis la insulojn de Wallacea, kiuj reciproke estis disigitaj per mallarĝaj markoloj, permesante botanikan interŝanĝon inter la orientalisa kaj la aŭstralazia ekozonoj. Azia pluvarbara flaŭro, inkluzive de la Dipterocarpaceae, saltis de insulo al insulo tra Wallacea ĝis Novgvineo, kaj pluraj gondvanaj plantfamilioj, inkluzive de la genroj podokarpo (Podocarpus) kaj araŭkario (Araucaria), moviĝis okcidenten ekde Aŭstralio-Novgvineo ĝis okcidenta Malajzio kaj Sud-Orienta Azio.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Du ordoj de mamuloj, la dermopteroj (Dermoptera) kaj tupajuloj (Scandentia), estas endemiaj en la ekozono, same kiel la familioj Craseonycteridae, Diatomyidae, Platacanthomyidae, Tarsiidae kaj la gibonoj (Hylobatidae). Grandaj mamuloj kiuj karakterizas la ekozonon inkluzivas leopardon, tigron, bubalojn, azian elefanton, hindan rinoceron, javan rinoceron, malajan tapiron (Tapirus indicus), orangutanon kaj la gibonojn.

La Orientalisa ekozono havas tri endemiajn familiojn de birdoj, la Irenidae (kloropseedojn kaj irenedojn), la megalaimedojn (Megalaimidae) kaj la rabdornitedojn (Rhabdornithidae). Ankaŭ distingigaj estas pterutjoj, fazanoj, pitedoj, timaliedoj, kaj dikeedoj.

Laŭbiome klasifitaj orientalisaj ekoregionoj[redakti | redakti fonton]

Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
IM0101 Andamaj pluvarbaroj  Barato
IM0102 Borneaj malaltaĵaj pluvarbaroj  Indonezio,  Malajzio
IM0103 Borneaj montaraj pluvarbaroj  Brunejo,  Indonezio,  Malajzio
IM0104 Borneaj torfeaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0105 Kvazaŭĉiamverdaj arbaroj de la bramaputra valo  Barato
IM0106 Kardamom-Montaraj pluvarbaroj  Kamboĝo,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0111 Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0115 Himalajaj subtropikaj foliarbaroj  Barato,  Butano,  Nepalo
IM0118 Jiangnanaj subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj  Ĉinio
IM0120 Malsupra-gango-ebenaĵaj humidaj deciduaj arbaroj  Bangladeŝo,  Barato
IM0122 Luzonaj montaraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0123 Luzonaj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0124 Malabar-marbordaj humidaj arbaroj  Barato
IM0126 Meghalajaj subtropikaj arbaroj  Barato
IM0127 Mentaŭajaj pluvarbaroj  Indonezio
IM0128 Mindanaaj montaraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0130 Mindoraj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0131 Mizoramaj, manipuraj kaj kaĉinaj pluvarbaroj  Barato,  Bangladeŝo,  Birmo
IM0134 Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0137 Nord-hindoĉinaj subtropikaj arbaroj  Ĉinio, Laoso,  Birmo,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0142 Orisaj kvazaŭĉiamverdaj arbaroj  Barato
IM0143 Palavanaj pluvarbaroj  Filipinoj
IM0144 Duoninsul-malajziaj montaraj pluvarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0145 Duoninsul-malajziaj turfejaj marĉarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0146 Duoninsul-malajziaj pluvarbaroj  Malajzio,  Tajlando
IM0147 Ruĝ-riveraj dolĉakvaj marĉarbaroj  Vjetnamio
IM0150 Sudokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0151 Sudokcident-ghataj montaraj pluvarbaroj  Barato
IM0154 Srilankaj malaltaĵaraj pluvarbaroj  Srilanko
IM0155 Srilankaj montaraj pluvarbaroj  Srilanko
IM0157 Sumatraj dolĉakvaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0158 Sumatraj malaltaĵaj pluvarbaroj  Indonezio
IM0159 Sumatraj montaraj pluvarbaroj  Indonezio
IM0160 Sumatraj torfejaj marĉarbaroj  Indonezio
IM0161 Arbaroj de Sunda Lando sur Kerangas  Indonezio
IM0163 Tenaserimaj-sudtajlandaj kvazaŭĉiamverdaj pluvarbaroj  Birmo,  Malajzio,  Tajlando
IM0172 Subtropikaj ĉiamverdaj arbaroj de Tajvano  Tajvano
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
IM0201 Centra-dekkanaj sekaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0202 Centra-hindoĉinaj sekaj arbaroj  Kamboĝo,  Laoso,  Tajlando,  Vjetnamio
IM0203 Ĉotanagpur-altebenaĵaj sekaj deciduaj arbaroj  Barato
IM0204 Orient-dekkanaj sekaj ĉiamverdaj arbaroj  Barato
IM0206 Sekaj deciduaj arbaroj de Katiarbar-Gir  Barato
IM0207 Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj  Barato
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj koniferarbaroj
IM0301 Himalajaj subtropikaj pinaroj  Barato,  Butano,  Nepalo
IM0302 Luzonaj tropikaj pinaroj  Filipinoj
IM0303 Nordorient-barataj kaj birmaj pinaroj  Barato,  Birmo
IM0304 Sumatraj tropikaj pinaroj  Indonezio
Orientalisaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj
IM0401 Orient-himalajaj foliarbaroj  Butano,  Barato,  Nepalo
IM0402 Nordbirmaj mezvarmaj arbaroj  Birmo
IM0403 Okcident-himalajaj foliarbaroj  Barato,  Nepalo,  Pakistano
Orientalisaj mezvarmaj koniferarbaroj
IM0501 Orient-himalajaj subalpaj koniferaroj  Barato,  Butano,  Nepalo
IM0502 Okcident-himalajaj subalpaj koniferaroj  Barato,  Nepalo,  Pakistano
Orientalisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
IM0701 Terajaj-duaraj savanoj kaj herbejoj  Barato,  Butano,  Nepalo
Orientalisaj inunditaj herbejoj kaj savanoj
IM0901 Salaj marĉoj de Rann-Kutch  Barato,  Pakistano
Orientalisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
IM1001 Kinabalu-montaj alpaj herbejoj  Malajzio (Sabaho)
Orientalisaj dezertoj kaj kserofitaroj
IM1301 Dekkanaj dornaj kserofitaroj  Barato,  Srilanko
IM1302 : Tar-Dezerto  Barato,  Pakistano
IM1304 : Indus-vala dezerto  Pakistano
Orientalisaj mangrovarbaroj
IM1402 Hindoĉinaj mangrovoj  Kamboĝo,  Malajzio,  Tajlando,  Vjetnamio
IM1405 Sunda-bretaj mangrovoj  Brunejo,  Indonezio,  Malajzio

Notoj[redakti | redakti fonton]

Disvastiĝo de la orientalisaj biomoj.
  1. En la bedaŭrinde malriĉa Esperanta naturscienca literaturo la koncerna temo ŝajne neniam antaŭe estis pritraktata. Kvankam en parto de la naciaj lingvoj oni transkribis la anglan Indomalayan ecozone, en aliaj lingvoj (germana, hungara, itala, nederlanda, norvega, pola, sveda…) oni preferis referi al la 19-a jarcenta scienca-latina nomo Orientalis. Ĉar la angla termino "forgesis" ke ankaŭ Hindoĉinujo estas parto de la ekozono, ĝi estas erariga kaj konfuzanta. Krom tio Malaja Insularo enhavas ankaŭ Sulaveson, Novgvineon kaj multajn aliajn insulojn kiuj apartenas al aŭstralazia ekozono; do "malaja" estas evitenda. Tial estas preferinde preni, kiel faris ne malmulte da naciaj lingvoj, la neniel erarigan Orientalis kiel bazon por la elektenda nomo. En la fakulaj medioj la malnova latina nomo estas internacie konata, eĉ se oni bedaŭrinde uzas ankaŭ la angla-devenan terminon en la publikaĵoj. Laŭ la principo de proprasenceco de la fama lingvisto René de Saussure, la senco de iu ajn vorto dependas nur de la enhavo de la vorto mem, kaj oni ne povas atribui al ĝi fremdajn signifojn ne entenantajn en ĝiaj elementoj.
  2. Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 288, ISBN 2-271-05816-3 france
    Indo-malais (adj.) 1) Dans la nomenclature d’Alfred Russel Wallace, qualifie l'empire phytogéographique ou floristique correspondant aŭ péninsules indienne et indochinoise, et à l'ouest de l'archipel malais. 2) Se dit de la flore ou de faune ou plus particulièrement d’un taxon présent dans toute cette partie du globe ou qui en est originaire. 3) Dans une flore donnée, se dit de l’élément constitué par de tels taxons. 4) Se dit de l’aire de tels taxons.
    [Indo-malais (adjektivo) 1) Laŭ la terminologio de Alfred Russel Wallace, indikas la fitogeografian aŭ flaŭran regnon respondanta al duoninsuloj hinda kaj hindoĉina, kaj al okcidento de la malaja insularo ). 2) Diriĝas pri la flaŭro aŭ la faŭno aŭ speciale pri taksono ĉeestanta en tuta tiu parto de la mondo aŭ kiu estas origina de tie. 3) En difinita flaŭro, diriĝas pri la elemento konstituita de tiaj taksonoj. 4) Diriĝas pri la arealo de tiaj taksonoj.]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle MacKinnon, J., and MacKinnon, K. 1986 : Review of the protected areas system in the Indo- Malayan Realm, IUCN/UNEP publication, Gland, Switzerland and Cambridge, UK.
  • angle MacKinnon, J. 1997 : Protected areas systems review of the Indo-Malayan realm. The Asian Bureau for Conservation (ABC) and The World Conservation Monitoring Center (WCMC)/ World Bank Publication, Canterbury, UK
  • angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment. Island Press, Washington, DC.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]