Original Dixieland Jass Band

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Varbopoŝtkarto de Original Dixieland Jazz Band el la jaro 1918

La Original Dixieland Jass Band (Meze de 1917 la skribmaniero ŝanĝiĝis en Original Dixieland Jazz Band) – mallonge O.D.J.B. – estis ensemblo, kiu unuafoje en la historio publikigis sondiskon kun ĵazo (1917). Ĝi estis ankaŭ la unua ĵazbando, kiu jam en 1919 tutmonde populariĝis. Kelkaj el la pecoj unuafoje surdiskigitaj de Original Dixieland Jass Band – ekz. Tiger Rag, Fidgety Feet, Clarinet Marmalade, At The Jazz Band Ball kaj ne-laste St. Louis Blues – ankoraŭ nuntempe estas multludataj diksilandaj normkantoj.

Historio

Komence la kvin blankulaj muzikistoj ludis i.a. en la bando de frapintrumentisto Papa Jack Laine en Nov-Orleano. Marton 1916 la muzikistoj Frank Christian (korneto), Eddie Edwards (trombono), Alcide Nunez (klarneto), Henry Ragas (piano) kaj Johnny Stein (frapinstrumentaro) estis invitata al Ĉikago por engaĝo. La varbisto volis havi bandon, kiu reprezentis la sonon de Nov-Orleano, simile al la bando „Rubes of Ragtime“ estrata de trombonisto Tom Brown, kiu jam gastis en 1915 je Novjorko. Por la mallongtempe defala kornetisto Frank Christian oni trovis bonan anstataŭulon per Nick LaRocca. La 3-an de marto 1916 la muzikistoj havis sian unuan prezentadon kiel Stein's Dixie Jass Band. La granda sukceso kaŭzis streĉojn, i. a. pro postuloj je pli altaj salajro. Kun nova frapinstrumentisto Tony Sbarbaro kaj direktate de LaRocca ili koncertis ekde junio 1916 sub la nomo „The Original Dixieland Jass Band“ en „Casino Gardens“. Pro personaj konfliktoj inter Nunez kaj LaRocca ekde fine de oktobro 1916 Larry Shields estis dungita kiel klarnetisto, interŝanĝo de la klarnetistoj kun la bando de Tom Brown. Komerce ODJB estis tiel nomata „co-op band“, tio signifas, ke la gastmuzikistaro, kiu elektis LaRocca kiel estro, partoprenis je la tuta profito.

La muziko de la Original Dixieland Jass Band estis tute nova por la publiko. Per la kontrapunkta ludado de la tri melodi-instrumentoj kaj la sinkopigita duopulso ĝi ege distingiĝis de ragtimo, la tiam plej moderna muzikspeco. Post kelkaj semajnoj ilia gastludado fariĝis sensacio en Ĉikago, kiel raportis Chicago Herald la 30-an de aprilo 1916.

Etikedo sur disko de Original Dixieland Jass Band el la jaro 1917

Kantstelulo Al Jolson prezentis la bandon en januaro 1917 en la novjorka nobla restoracio „Reisenweber“. Sekvis unuaj surdiskigoj, komence ĉe „Columbia“, kiuj tamen ne estis publikigataj. La 26-an de februaro 1917 diskeldonejo „Victor“ sonregistris la pecojn „Livery Stable Blues“ kaj „Dixie Jass Band One Step“. La diskeldonejo finfine sukcesis gajni milionojn per la surdiskigoj kun ODJB. La talentserĉisto de Columbia sendita al Nov-Orleano tie en 1917 ne sukcesis trovi kompareblan ĵazbandon. „En Nov-Orleano oni tiutempe ludis ĉion ajn, tamen neniun ĵazon“ (Horst H. Lange).[1]

Dumpase de la tempo ekestis kelkaj ŝanĝoj en la personaro. Je tio nomendas precipe Larry Shields, unu el la "prauloj" de ĵazklarneto kaj unu el la plej ŝatataj klarnetistoj de Johnny Dodds, same kiel la pianistoj J. Russel Robinson, kiu anstataŭis Ragas, mortinta dum koncertvojaĝo en Anglujo, kaj la angla ĵazpioniro Billy Jones. En 1918 Emile Christian anstataŭis Eddie Edwards, rekrutigita al militservo.

En 1919 la Original Dixieland Jazz Band iris al Londono kaj faris pluajn sonregistraĵojn. En 1920 ili revenis al Usono. „Post ilia reveno la bando ekzistis ankoraŭ ĝis 1925, tamen sen reakiri sian iaman gravecon pro nova konkurenco“.[2] LaRocca malfondis la bandon pro sankaŭzoj (li suferis nervokolapson). aliaj bandoj kiel ekz. „Original Memphis Five“ aŭ „King Olivers Creole Jazz Band“ konkeris la ankoraŭ novan ĵazmondon.

En 1936 ekestis mallonga reunuiĝo sub la nomo Original Dixieland Jazz Five kun ses novaj sonregistraĵoj. Pli malfrue kelkaj el la originaj bandanoj fondis novajn bandojn kun la malnova nomo (Edwards, Sbarbaro). La filo de Nick LaRocca, Jimmy LaRocca, renomiĝis komence kiel trumpetisto de moderna ĵazo, poste estris ankaŭ bandon sub la sama nomo.

Akceptado

Komence oni privarbis ODJB-on kiel „kreintoj de la ĵazo“ (Creators of Jazz). Trumpetisto Nick LaRocca estis firmege konvinkita pri tio, ekz. responde de la demando de Bunny Berigan dum intervjou (1936). Dum kaplinio-riĉa proceso en Ĉikago en la 1920-aj jaroj, kio traktis la aŭtororajtojn por ilia furoraĵo Livery Stable Blues, LaRocca eĉ plenbuŝe asertis esti la Kolumbo de la ĵazo. Ankoraŭ en la 1950-aj jaroj li procesis kontraŭ trombonisto Tom Brown, kiu ankaŭ asertis same kiel Jelly Roll Morton esti „inventinto de la ĵazo“. (Komence de la kvindekaj jaroj, kiel maljunuloj, Brown kaj LaRocca lasis sin tenti dum komuna radiointervjo eĉe al perfortaj konfrontadoj.) Multa el la kvereloj, kiuj kiel unua ludis ĵazon en Nov-Orleano, rezultis simple el miskomprenoj. Certe proks. 1917 en Nov-Orleano neniu ludis kiel ODJB, pro kio la sensukcesa serĉado de Peers (vd. supre) certe estas postplenumebla. La ludmaniero de ODJB estis (almenaŭ sur diskoj) pro tio tiel unika, ĉar ili laŭ instrukcio de la estro de la restoracio de Reisenweber en Novjorko ludis sian muzikon pli rapide, "pli febre" kaj pli pasie, kun sovaĝa stakato, ol tio estas kutima en tipa novorleano-ĵazo enradikiĝinta en ragtimo. ODJB per tio baptopatris ne nur por originaj ĵazevoluoj (ĉikago-ĵazo), sed antaŭ ĉio por la populara dancmuziko de la dudekaj jaroj (ĉarlestono). Ne hazarde la rapida "Tiger Rag" fariĝis ilia plej fama peco. La tipa ĵazo (resp. ĵazeca distra muziko) de la tempo antaŭ kaj mallonge post 1920 (James Reese Europe, Wilbur Sweatman, Kid Ory kaj plej diversaj ragtimobandoj), kiel dokumentite sur sonregistraĵoj kaj priskribite de samtempuloj (ekz. Bunk Johnson), estis ja ankaŭ je rapidaj pecoj relative legato, kun malstreĉa ritmo, parte eĉ kun iomete postpulsaj tonoj, kaj kun pli da improvizado (tiam nomata "plibeligo"), kio en la muziko de ODJB preskaŭ tute mankas. (La stilo de la iom pli malfrue surdiskigaj New Orleans Rhythm Kings reprezentas la ĵazon el Nov-Orleano multe pli originala.) Sed ili estis ĉiukaze la unuaj, kiuj aŭdigis perdiske ĵazon sub ĉi tiu nomo kaj en Usono kaj ankaŭ en Eŭropo, dum kiam ekz. la Creole Jazz Band de King Oliver nur ekde 1922 en Ĉikago surdiskiis ĵazon.

Literaturo

  • H.O. Brunn: The Story Of The Original Dixieland Jazz Band. 1960
  • Horst H. Lange: Als der Jazz begann 1916-1923. 1991, ISBN 3-7678-0779-3
  • Louis Armstrong: Swing That Music. 1936
  • Brian Rust: Artikel im Melody Maker. 1960
  • Andre Asriel: Jazz: Aspekte und Analysen. Berlin 1985

Referencoj

  1. Ĉi tiun klaran opinion tamen ne partoprenas la scienca ĵazesploro. Komp. ekz Gunther Schuller, Early Jazz: Its Roots and Musical Development (The History of Jazz Bd. 1) ISBN 0195000978. Kompreneble dumtempe de la Unua Mondmilito oni ludis en Nov-Orleano ĵazon; ekzistas en diversaj ĵurnaloj tiutempaj laxuokazaj (plejparte malestimaj) kritikoj pri dancamuzoj, kie estis ludata tiel nomata muziko. Ĉi tiu muziko ja nur estis malsama (plie ragtimeca) al la muziko de ODJB (vd. i.a. Jack Stewart. "The ODJB's Place in the Development of Jazz" en 'Jazz Archivist' vol. XIX (2005/6)[Zeitschr. des Hogan Jazz Archivs der Tulane Univ., New Orleans].
  2. Asriel, Jazz. S. 141

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Original Dixieland Jass Band » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3549069 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)