Originala Verkaro

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Originala Verkaro de L. L. Zamenhbof -antaŭparoloj, gazetartikoloj, traktaĵoj, paroladoj, leteroj, poemoj . Kolektita kaj ordigita de Johannes Dietterle, Leipzig: Hirt & Sohn 1929, 605 p., fota represo Osaka: Oriental-Libro 1983, kutime mallongigita OV, siatempe estis la plej ampleksa kolekto de Zamenhofaj tekstoj kaj dum jardekoj ĉefa referenc-verko pri Zamenhofaj eldiroj kaj de la esperantologio.

Ĝi estis kompletigita de "Leteroj de L. L. Zamenhof - la tragedio de lia vivo rivelita de lia ĵus retrovita korespondo kun la francaj eminentuloj" prezentita kaj komentita de Gaston Waringhien, du volumoj Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) 1948.

Hodiaŭ ĝian rolon de scienca referenc-verko transprenis la volumoj de la serio "Iam kompletigota plena verkaro de L. L. Zamenhof" de la japano Ludovikito, t.e. Itô Kanzi.

Historiaj recenzoj[redakti]

„Ĝi estas rimarkinda kolekto de antaŭparoloj, artikoloj, traktaĵoj, paroladoj, leteroj kaj poemoj. Grandaparte la enhavo de la libro venis el fontoj malfacile konsulteblaj, kaj multo neniam antaŭe estis presita. La volumo ĵetas lumon sur multajn fazojn de la nekonata historio de la komencaj tagoj de nia movado. Ĝi staras unika - la plej granda verko el la tuta originala Esperanta literaturo.“ (British Esperantist, okt. 1929.) -

„D-ro Dietterle ne simple kompilis la kolosan materialon, sed ordigis ĉion en tre laŭdinda maniero faciliganta la superrigardon. Multnombraj steletoj kaj piednotoj klarigas kaj helpas.“ (Max Butin, Heroldo de Esperanto, 1929, n-ro 43.)

Literaturo[redakti]

Eksteraj ligiloj[redakti]